Elizabeto de Hungario

hungara kristana sanktulino de la 13a jarcento

Sankta Elizabeto de Hungario aŭ Elizabeto de Turingio (n. en 1207, SárospatakPozsony – m. 17-an de novembro 1231, Marburg) estis hungara reĝidino de la dinastio Arpado, kiu pro amŝato al la malriĉuloj rezignis pri siaj posedaĵoj kaj tiel iĝis ekzemplo por la kristana indulgo. Oni sanktigis ŝin en 1235.

Sankta
Elizabeto de Hungario
Landgrafino de Turingio (progeedza)
Statuo pri Elizabeto (ĥolera puto en Dresdeno)
Statuo pri Elizabeto
(ĥolera puto en Dresdeno)
Persona informo
Naskiĝo 7-an de julio 1207 (1207-07-07)
en Sárospatak (aŭ Pozsony), Reĝlando Hungario (hodiaŭ Bratislava, Slovakio)
Morto 17-an de novembro 1231 (1231-11-17) (24-jaraĝa)
en Marburgo, Landgrafujo Turingio,  Sankta Romia Imperio (hodiaŭ Hesio, Germanio)
Tombo Elizabetapreĝejo vd
Religio Katolikismo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Dinastio Árpád (denaske)
Ludowinger (progeedze)
Patro Reĝo Andreo la 2-a
Patrino Gertrud de Andechs
Gefratoj Jolanda de Hungario • Anno Maria de Hungario • Béla la 4-a • Stefano la Postmorta • Kolomano de Galicio • Andreo de Galicio vd
Edz(in)o Ludoviko la 4-a de Turingio
Infanoj Hermann
Sophie
Gertrud
Profesio
Okupo filantropo • flegisto vd
Sanktulino
Kanonizo 1235
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝia patro estis la hungara reĝo Andreo la 2-a, kiu fianĉinigis ŝin jam infanaĝe kun filo de la turingia landgrafo Hermann la 1-a, tiel ŝi plenkreskis en la kortego de Turingio. Post morto de landgrafo Hermann la 1-a en 1217 (kaj ties unua filo Hermann en 1216), ŝi geedziĝis kun la dua filo Ludoviko la 4-a en 1221, kiu tiam sekvis sian patron sur la landgrafa trono. Ŝi amis sian edzon, kio estis surpriza en epoko de la interes-geedziĝoj. Ŝi ofte promenis Ludovikon por longaj vojoj, ofte eĉ kuraĝis manĝi kun li ĉe komuna tablo. Kiam ŝia edzo revenis el vojaĝo, ŝi publike kisis lin "kun koro kaj buŝo, milfoje". Tiu bildo ne kongruis kun atendita bildo, konduto de tiutempaj virinoj, edzinoj.

La geedziĝo daŭris ĝis 1227, kiam Ludoviko mortis je pesto dum la 4-a krucmilito, en Italio, Otranto. Post tio, Henriko Raspe la 4-a - frato de Ludoviko - surtroniĝis, Elizabeto forlasis Turingion kaj ekloĝis ĉe la onklo, la bamberga episkopo Eckbert. Tiam ŝi jam ne okupiĝis pri la rango kaj posedaĵo kaj aliĝis al laika ordo Sankta Francisko.

Ŝi konstruigis en Marburgo hospitalon por la malriĉuloj kaj malsanuloj kaj la restantan vivon dediĉis al ili. Ŝi vivis en treega malriĉeco kun spirita vivo de asketo, Konrado el Marburg. Kelkaj taksis Konradon pli poste kruela kaj netaŭga pro traktado, konduto al Elizabeto. Li ofte skurĝis, batis sange la virinon ekz. pro forgesita preĝado.

Indigniĝon kaŭzis ankaŭ la praktika kristanismo de Elizabeto. Ŝi vendis siajn juvelaĵojn kaj aĉetis laborilojn (ekz. serpojn), nutraĵojn, flegis malsanulojn, kiujn aliaj eĉ proksimiĝi ne kuraĝis (estas dokumentita, ke ŝi kisis pusajn abscesojn de lepruloj. La flegado de malsanuloj estis tasko de la viroj en la 13-a jarcento, tiel tio estis ankaŭ kontraŭ la konvencioj.

Trivialaĵoj redakti

 
Elizabeto de Hungario

Plej konata figurigo de Elizabeto estas la miraklo, kiam ŝi renkontis sian patron. Tiam ŝi kunportis panojn al la malriĉuloj, la panoj mirakle ŝanĝiĝis al rozoj. Tiu miraklo konvinkis la patron pri sankteco de klopodoj de Elizabeto. Tiun ĉi legendon priskribis Johannes Rothe.

Ŝi rifuzis la pentraĵojn, la ornamajn relikvujojn, tial Marteno Lutero laŭdis ŝin 300 jarojn poste.

Kvankam oni mokis ŝin en ŝia vivo, post ŝia morto, la parencoj volis sanktigi ŝin, dum la simplaj homoj - same mokintaj - prenis el ŝi relikvaĵojn (ungon, mampinton(!), harojn ktp.).

Ŝian sanktigon malfaciligis, ke ŝi vivis en feliĉa geedziĝo kaj tiel diferencis de la kutimaj martiroj kaj virgulinoj de la eklezio kiel sanktulinoj.

Super ŝia Marburga tombejo oni konstruis la unuan gotikan preĝejon, dum ŝia filino Sofio pretigis oran relikvujon kun 950 juvelŝtonoj.

Ĉirkaŭ tricent jarojn poste, en 1539, la protestanta landgrafo Filipo la 1-a de Hesio, elĵetigis ŝiajn ostojn el la preĝejo de Marburgo.

Vidu ankaŭ redakti