Ella Némethy [nEmeti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Némethy Ella estis hungara operkantisto (mezosoprano), kiu havis aktivan internacian karieron en operoj kaj koncertoj de 1919 ĝis 1948. Ŝia nobela antaŭnomo estis ilosvai-nyéki [iloŝvai-njEki], ŝia origina persona nomo estis Gabriella.

Ella Némethy
Persona informo
Naskonomo Némethy Gabriella
Naskiĝo 5-an de aprilo 1895 (1895-04-05)
en Sátoraljaújhely
Morto 14-an de junio 1961 (1961-06-14) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Makoldy József
Infano Baba Majos de Nagyzsenye
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Gabriella Némethy [1] naskiĝis la 5-an de aprilo 1895 (laŭ hungara Vikipedio la naskiĝjaro estas 1891) en Sátoraljaújhely, ŝi mortis la 14-an de junio 1961 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ella Némethy studis en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio kaj private kun Ettore Panizza en Milano. Post siaj studoj ŝi estis privata kantisto de la Reĝa Operejo de Budapeŝto. Ŝi debutis en 1919 en rolo de Delila en opero de Saint-Saëns. En 1934 ŝi ricevis la titolon eterna membro de la Operejo. Ŝi ofte estis gastokantisto eksterlande, ĉefe en Italio inter 1929 – 1944. Ŝi estis la unua hungara kantisto de Teatro alla Scala. Ŝi dufoje edziniĝis kaj eksedziniĝis.

Ŝia repertuaro redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti