Elmer John GEDEON (naskiĝis la 15-an de aprilo 1917 en Cleveland, Ohio, Usono; mortis la 20-an de aprilo 1944 ĉe Saint-Pol, Francujo) estis basbalisto, kiu mortis dum milita agado en la Dua Mondmilito. Li flugis dum pluraj misioj kiel oficiro de la usona aerarmeo antaŭ sia lasta fatala misio.

Elmer Gedeon
Persona informo
Naskiĝo 15-a de aprilo 1917
en Cleveland, Ohio, Usono
Morto 20-a de aprilo 1944
en Saint-Pol, Francujo
Mortokialo mortis en batalo
Tombo Arlingtona nacia tombejo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Miĉigano
Okupo
Okupo basbalisto • atleto • usonpiedpilkisto • militisto
vdr

Vivo redakti

Elmer Gedeon naskiĝis en Cleveland, Ohio, kaj estis elstara atleto ĉe la tiea West High School, kiun li vizitis kiel ano de la klaso 1935.[1][2] Li havis bonajn rezultojn ĉe usona piedpilkado, basbalo kaj atletiko. Dum glitkurado en Brookside Park, Cleveland, la glacio cedis kaj la kuzo de de Elmer subakviĝis ĝiskole. La kuzo poste memoris: "Elmer glitis surventre sur la glacio kaj eltiris min."[3] La onklo de Gedeon, Joe Gedeon, estis basbalisto ĉe la grandaj basballigoj kaj kompromitiĝis en la skandalo de la Black Sox.[4]

La familinomo de Gedeon estis kutima en Cleveland, ĉar multaj homoj devenis de Sudetio, kie ĝi disvastiĝis.[5]

Referencoj redakti

  1. Heaton, Chuck (1991-11-18). Modell Says Browns Will Return To Top. The Plain Dealer. Newsbank. Alirita 2008-12-23.
  2. Dirck, Joe (1998-09-24). Missing Plaque A Part of History. The Plain Dealer. Newsbank. Alirita 2008-12-23.
  3. Rubin, Neal. "U-M athlete's selflessness predated sacrifices in WWII", The Detroit News, 2005-05-29. Kontrolita 2007-12-02. | bot=DASHBot}}
  4. Swaine, Rick. Joe Gedeon. The Society for American Baseball Research (SABR) & The Respective Authors. Alirita 2007-12-07.
  5. Frei, Terry (1999-05-30). Remember Gedeon each Memorial Day Big leaguers died in WWII. The Denver Post. Newsbank. Alirita 2008-12-23.