Elporto de la honorinda kruco

Elporto de la honorinda kruco (greke Ἡ Πρόοδος του Τιμίου Σταυρού) estas festo de la ortodoksaj kaj orientaj katolikaj kristanoj en la unua tago de aŭgusto.

Tiu ĉi festo ne estas granda kaj ĝia diservo estas tre simpla, sed ĝi estas restaĵo de malnova konstantinopola tradicio: pro multeco de malsanoj en aŭgusto, en la unua tago de la monato el la cara trezorejo oni elportis la originalan Krucon, sur kiu mortis la Savanto, kaj metis ĝin sur la altaron de la Granda Sofio. Ekde nun ĝis la Endormiĝo de la Dipatrino okazadis traurbaj iroj kun la Kruco: oni elportis ĉiutage la Krucon el la Sofio kaj portis ĝin tra stratoj de Konstantinopolo por sanktigi lokojn kaj sanigi homojn. Dum la kruciroj oni faris ordinare haltojn kaj celebris liteojn, post kio proponis la Krucon al la popolo por honorado.

Nun en ĉiuj ortodoksaj kirkoj oni elportas bildon de la originala Kruco nur por unu tago kaj proponas ĝin al la fideluloj por honorado. Ekde ĉi tiu tago komenciĝas la Endormiĝa fasto, fondita honore al la baldaŭa granda festo Endormiĝo de la Sanktega Dipatrino. Nun do la Elporto de la honorinda kruco estas bela festo, kiu ornamas la eniron de la fideluloj en la dusemajnan fastan ekzercon.