Elpostenigo

Enkatenigo (angle impeachment) kaj elpostenigo[1] (angle removal from office) estas la procezoj en kiu leĝdona korpo formale denuncas publikan postenulon aŭ funkciulon de registaro pri kontraŭleĝaĵo aŭ misoficaĵo. Enkatenigo estas formala deklaro de akuzoj, simila al akuzo en puna juro, kaj estas tiel nur la unua paŝo direkte al forigo. Post kiam individuo estas akuzita, li aŭ ŝi tiam devas alfronti la eblecon de sia konviktiĝo pri la akuzoj per leĝdona voĉdono — proceso aparta de la enkatenigo, sed kiu rezultas de ĝi — kaj ]de sia juĝo, kiu konviktas la funkciulon pri la enkatenigaj artikoloj, kuntrenas la finofaran elpostenigon de la akuzito.

Depende de la lando, elpostenigo ankaŭ povas igi civilan aŭ kriman punon. Kvankam en iuj landoj la enkateniga akuzito estas provizore forigita, aliloke la akuzito povas teni sin en ofico dum la proceso. En kelkaj landoj kiel Usono kaj Hispanio tiu proceso ne nepre elpostenigas la postenulon; ekzemple, en Usono, la kongresanoj nur agnoskas la malbonaĵon faritan de la postenulo (rezolucio de cenzuro) kaj laŭvole povas foriri ĝin el la posteno per nova voĉdonada sesio en la Senato. Laŭlonge de la historio tiu proceso al laŭjura elpostenigo estis grava por la kariero de kelkaj politikistoj kiel Richard Nixon en Usono aŭ Dilma Rousseff en Brazilo. Enkatenigo kaj elpostenigo estas procesoj laŭ konstitucia leĝo en multaj aliaj landoj de la mondo, inkluzive de Barato, Filipinoj, Francio, Irlando, Rusio kaj Sud-Koreio.

Enkatenigo originis el anglasaksa juro, kie ĝi enfalis en neuzatecon dum la dek-oka jarcento. Pro tio, ke enkatenigo kaj elpostenigo de funkciuloj implikas renversadon de la normalaj konstituciaj proceduroj per kiuj homoj atingas altan postenon (elekto, ratifiko aŭ nomumo) kaj ke ili ĝenerale postulas superplimulton da voĉdonoj, ili estas kutime rezervitaj por tiuj, kiuj supozeble esti farinta gravajn fitraktadojn de siaj postenoj.[2] En Usono, ekzemple, enkatenigo je la federacia nivelo estas limigita al tiuj, kiuj eble faris “ŝtatperfidon, subaĉetadon aŭ aliaj altajn krimojn kaj deliktojn.”[3]

Etimologio kaj historioRedakti

La vorto "enkatenigo" elvenas tradukprunte de la malfrua latina radiko impedicare — derivite el pedica (“piedkateno”), de pes, ped-, “piedo” — kiu esprimas la ideon de iĝi kaptita aŭ implikita kaj havas analogojn en la moderna franca verbo empêcher (“malhelpi” aŭ “obstrukci”) kaj la angla vorto impede. Mezepoka popoletimologio ankaŭ konfuzis impedicare kun derivaĵoj el la latina impetere (“ataki”).

Enkatenigo unue estas uzita en la angla politika sistemo[4] dum la tiel-nomita Bona parlamento kontraŭ Baron Latimer en la dua duono de la 14-a jarcento. Sekvante la britan ekzemplon, la konstitucioj de Virginio (1776), Masaĉuseco (1780) kaj aliaj ŝtatoj poste adoptis la mekanismon de enkatenigo, sed ili limigis la punon al elpostenigo de la funkciulo. Krome, en privataj organizoj, enkateniga mocio povas esti uzita por prezenti denuncon.

En ĝia pli ofta kaj pli teknika uzokutimo, la subfrazo “enkatenigo de atestanto” signifas defio de ties honestecon aŭ kredindecon.

ReferencojRedakti

  1. Laurent DELCOURT (24-a de majo 2016). Ĉu movado kontraŭ korupto aŭ maskita ŝtatrenverso?. Le Monde Diplomatique en Esperanto. Alirita 24-a de majo 2016.
  2. Daniel L. ERSKINE, The Trial of Queen Caroline and the Impeachment of President Clinton: Law as a weapon for political reform] (“La proceso pri la Reĝino Karolino kaj la enkatenigo de la prezidento Clinton: Juro kiel armilo por politika reformado”), 2008, Washington University Global Studies Law Review (anglalingve), 7(1), ISSN 1546-6981. Alirita la unuan de februaro 2020.
  3. George W. BALTZEL, The Constitution of the United States (“La konstitucio de Usono”, facile legebla kaj uzebla angla versio), alirita la unuan de februaro 2020.
  4. Oonagh GAY kaj Nerys DAVIES, "Standard Note SN/PC/2666: Impeachment" (anglalingva dosiero, 16an de novembro 2011). House of Commons Library. Alirita la 22-an de septembro 2012.