Elsa Triolet

Elsa Jurjevna TRIOLET (naskiĝinta je la 12-a de septembro (aŭ 24-a de septembro), 1896 - mortinta je la 16-a de junio, 1970) estis franca verkistino, edzino de Louis Aragon, kaj fratino de Lilja Brik. Naskiĝinta Elsa Kagan (ruse: Эльза Каган) en juda familio de advokato kaj muzika instruistino en Moskvo, ambaŭ fratinoj ricevis bonegan edukadon kaj povis fluparoli la germanan kaj la francan kaj ludi la pianon. Elsa diplomiĝis el Moskva Instituto de Arkitekturo.

Elsa Triolet
Elsa-triolet-1925.jpg
Persona informo
Naskonomo Элла Юрьевна Каган
Naskiĝo 12-an de septembro 1896 (1896-09-12)
en Moskvo
Morto 16-an de junio 1970 (1970-06-16) (73-jara)
en Saint-Arnoult-en-Yvelines
Mortis pro korinfarkto [#]
Tombo Moulin de Villeneuve [#]
Lingvoj franca rusa [#]
Ŝtataneco Rusia ImperioFrancio [#]
Alma mater Moskva Ŝtata Universitato [#]
Familio
Gefratoj Lilja Brik [#]
Edz(in)o Louis Aragon [#]
Profesio
Alia nomo Laurent Daniel • Èlʹza Ûrʹevna Triole [#]
Okupo verkistoscenaristo • membro de Franca rezistado • poeto • verkisto [#]
Aktiva dum 1925– [#]
Verkado
Verkoj Le premier accroc coûte 200 francs [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Elsa ĝuis poezion kaj en 1915 amikiĝis kun futurista poeto kaj grafika artisto Vladimir Majakovskij. Kiam ŝi invitis lin al sia hejmo, la poeto freneze enamiĝis kun ŝia pli maljuna fratino Lilja, kies edzo estis Osip Brik. En 1918, ĉe la komenco de la Rusia enlanda milito, Elsa edziĝis kun kavaleria oficisto André Triolet kaj elmigris al Francio, sed dum multaj jaroj en ŝiaj leteroj al Lilja Elsa, ŝi konfesis esti korrompita. Ŝi estis la unua persono kiu tradukis la poezion de Majakovskij (kaj ankaŭ aliajn volumojn de ruslingva poezio) en la francan. Pli malfrue, ŝi eksedziniĝis kun Triolet.

Dum sia vizito al Tahitio dum la fruaj jaroj de 1920, Elsa sendis leterojn al sia amiko Viktor Ŝklovskij, kiu poste montris ilin al Maksim Gorkij. Gorkij proponis, ke la verkistino pripensu literaturan karieron. La libro de 1925 En Tahitio (verkita en la rusa), inspiriĝis el tiuj leteroj. En 1928 Elsa renkontis la francan verkiston Louis Aragon. Ili geedziĝis kaj restis unu kun la alia dum kvardek-du jaroj. Ŝi konvinkis je Aragon aliĝi al la Franca Komunista partio.

Triolet kaj Aragon partoprenis en franca rezistado-movado kontraŭ faŝismo. En 1945, ŝi ricevis la "Prix Goncourt", la unuan fojon, kiam virino ricevis tiun plej prestiĝan premion pri franca literaturo. Ŝi mortis je la aĝo de sepdek-tri en Saint-Arnoult-en-Yvelines, Francio, pro koratako.

BibliografioRedakti

  • На Таити (En Tahitio, verkita en la rusa, 1925)
  • Bonsoir Thérèse, (1938 - ŝia unua libro verkita en la franca)
  • Le cheval blanc (La Blanka Ĉevalo, 1943)
  • Personne ne m'aime (Neniu Amas Min, 1946)
  • Les Fantômes armés (La armitaj Fantomoj, 1946)
  • L'Inspecteur des ruines (La Inspektoro de Ruinoj, 1948)
  • Le Premier Accroc coûte 200 francs (Monpuno de 200 Frankoj, 1945)

Vidu ankaŭRedakti