Fakte, la elstaraj artikoloj konstituas etan elekton: inter la 362 523 artikoloj de nia enciklopedio, nur 312 estis akceptitaj en la liston de elstaraj artikoloj, tio estas proksimume 0.86‰.
Por aligi artikolon al la listo de elstaraj artikoloj, ĝi devas plenumi ĉiujn kriteriojn por elstaraj artikoloj. Se vi trovas, ke iu artikolo jam plenumas ĉiujn ĉi kriteriojn, sed ankoraŭ ne estas listigita kiel elstara artikolo, proponu ĝian listigon ĉi tie.
Estus bone, ke ni klopodu por traduki Esperanten nacilingvajn artikolojn elektitajn tie kiel «elstaraj artikoloj». Estus ankaŭ bone, ke ni traduku nacilingve niajn brilaĵojn.