Emília Csánky
Emília Csánky [ĉAnki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csánky Emília estas hungara hobojisto, altlerneja instruisto.
Emília Csánky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 3-an de marto 1952 en Hódmezővásárhely (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Szegedi Tömörkény István Gimnázium, Művészeti Szakgimnázium és Technikum • Muzikakademio Franz Liszt |
Familio | |
Edz(in)o | Tamás Zempléni |
Infano | Szabolcs Zempléni |
Okupo | |
Okupo | hobojisto • akademiulo |
Emília Csánky[1] naskiĝis la 3-an de marto 1952 en Hódmezővásárhely.
Biografio redakti
Emília Csánky maturiĝis en muzikarta mezlernejo en Szeged en 1970, poste ŝi akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt post 5 jaroj. Ŝia ĉefinstruisto estis Péter Pongrácz. Jam dum la studentaj jaroj en 1973 ŝi aliĝis al orkestro de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Post la diplomo ŝi ekinstruis en la Muzikarta Altlernejo, kie ŝi akiris sciencan gradon DLA en 2001. Ŝi estas hobojisto ankaŭ en aliaj simfoniaj orkestroj, kun kiuj ŝi faris koncertojn kiel solisto aŭ ĉambra muzikisto en Eŭropo, Ameriko kaj Japanio. Ŝi muzikadis kune kun ekzemple en:Maurice André, Henryk Szeryng, en:Igor Oistrakh, en:James Galway. Ŝi ricevis premiojn inter 1971-2002.
Ŝia disertaĵo redakti
- A zenekari oboajáték problémái az előadóművész szemszögéből