Emília Lemouton [lemuton], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lemouton Emília estis hungara tradukisto. Ŝia geedziĝa nomo estis Adorján Boldizsárné (ŝia edzo estis Boldizsár Adorján).

Emília Lemouton
Emília Lemouton (desegnaĵo de Miklós Barabás, 1845)
Emília Lemouton (desegnaĵo de Miklós Barabás, 1845)
Persona informo
Naskiĝo la  22-an de marto 1824(nun 1824-03-22)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 22-an de januaro 1869
en Hungario Gortvakisfalud (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungarafrancaangla
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalistotradukisto
vdr
Kopiaĵo el pentraĵo de Miklós Barabás pri Emília Lemouton

Emília Lemouton[1] naskiĝis la 22-an de marto 1824 en Pest (urbo), ŝi mortis la 22-an de januaro 1869 en Gortvakisfalud.

Biografio redakti

Patro de Emília Lemouton estis franca instruisto en Reĝa Universitato de Pest. Emília estis edukita en sia naskiĝurbo. Ŝi komencis kontribui en gazeto Pesti Divatlap en 1844, krome ŝi komencis eldoni tradukaĵojn el verkoj de Ŝekspiro. Post 2 jaroj ŝi edziniĝis, baldaŭ ŝi vivis plu province, kie ŝi jam ne okupiĝis pri literaturo. Ŝi naskis 3 gefilojn inter 1852-1854, ŝi vidviĝis en 1867.

Ŝiaj Ŝekspir-tradukaĵoj redakti

  • A szélvész (1845)
  • A két veronai nemes (1845)
  • A windsori víg nők (1845)
  • Viola (1845)
  • Szeget szeggel (1845)

Fontoj redakti

Referencoj redakti