Emblemo de Jemeno

ŝtata blazono

La blazonoŝtata emblemo de Jemeno[1] - arabe شعار سلطنة عمان - en la nuna formo estas uzata ekde 1990. Ĝi bildigas oran aglon kun tekstobanderolo inter siaj ungoj. Sur la skribrulaĵo videblas la nomo de la lando en araba kaligrafio - الجمهورية اليمنية aŭ Al-Jumhuriyyah Al-Yamaniyah ("La Jemena Respubliko"). La brusto de la aglo enhavas ŝildon kiu bildigas kafoplanton kaj la Marib-digon, kun sep bluaj ondecaj strioj sube. La flagomastoj dekstre kaj maldekstre de la aglo tenas la ŝtatan flagon de Jemeno.

Emblemo de Jemeno
La emblemo de Jemeno
La emblemo de Jemeno
Uzata ekde: 1990
vdr

Notoj redakti

  1. Blazono estas oficiala emblemo kiu havas blazonŝildon kiel ĉefa elemento: ĉi tie jes estas blazonŝildo, sed ĝi estas kompare malgranda, eblus diri ke ĝi "nur" dekoras la aglon, aŭ kontraŭe eblus argumenti ke ĝi plej centras, kaj plej gravas - do liberas elekti. La ŝtato mem en eŭroplingvaj publikaĵoj ŝajne uzas la vorton emblemo.