Embu das Artes
Embu das Artes aŭ simple Embu estas municipo kaj urbego - vaste konata kiel grandurbo por artistoj - en brazila subŝtato San-Paŭlio. Ĝi estas antaŭurbo de San-Paŭlo (urbo).
Bazaj informojRedakti
- Loĝantaro: 261,781 (en 2015)
- Supermara alteco: 775 m
- Areo: 70 km²
- Telefonkodo:
- Poŝtkodo:
- Horzono: UTC -3 (somere UTC -2)
- 23° 38′ 56″ S 46° 51′ 07″ U / 23.64889 °S, 46.85194 °U (mapo)
GeografioRedakti
Embu das Artes situas en montaro en sudorienta parto de la lando. San-Paŭlo (urbo) troviĝas 23 km.
HistorioRedakti
La konata historio de Embu komenciĝis en 1554 kun alveno de jezuitoj. En 1760 la jezuitoj estis forpelitaj de Brazilo, sed pli frue jam diversaj bienoj funkciis. La arta vivokupo de la grandurbo komenciĝis en 1937, kiam skulptisto en Embu gajnis unuan premion en Parizo. Embu urbiĝis en 1959. En 1962 artista grupo formiĝis, kiu altiris turistojn.
KlimatoRedakti
Embu das Artes situas en humida subtropika klimato. La temperaturo varias inter 9-27 °C. Jare pluvas po 1544 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, plej ofte en februaro, plej malofte en julio.