Malfermi la ĉefan menuon

Emese Papp-Kincses

(Alidirektita el Emese Papp Kincses)

PAPP KINCSES Emese (pap kinĉeŝ) rumanuja hungara instruistino, sportistino, verkistino, anino E-MIL. Ŝi estas naskita la 5-an de majo 1943 en Târgu Mureş kaj mortinta la 20-an de julio 2014 en Kluĵo. Ŝi estas la pli juna fratino de Előd Kincses kaj pli aĝa fratino de Elemér Kincses. De 1990 ŝi ankaŭ politikumis.

KarieroRedakti

Emese Papp Kincses diplomitiĝis pri germana kaj hungara lingvoj en UBB de Kluĵo en 1965. Ŝi instruis en Bățanii Mici, Joseni kaj Miercurea Ciuc. Ŝi doktoriĝis en 1979. Inter 1956-1965 ŝi estis ano de la rumana selektita atleta teamo. Ŝi estis ĉampiono de Balkano je kurado 4 X 100.

VolumojRedakti

  • Szent Erzsébet-rockoratórium (scenarlibro-muziko), 1998;
  • Virrassz velem (dokumentromano, Hargita kiadó, Csíkszereda), 1999, 2003;
  • Szubjektív sirató (Elek Sövér memorlibro, Interart, Gyergyószentmiklós), 2002;
  • Székely Golgota (rockopera-scenarlibro, muziko), 2006;
  • Ha meglebben a Függöny (romano), 2007;
  • Gonosz novellák, 2008;
  • A boldogságbusz (groteskludo), 2009.
  • Fekete tükör -vidaĵromano kun grafikisto Ferenc Siklódy, Hargita Könyvkiadő, 2014.

FontojRedakti