Emil Barchański - Emil Piotr Barchański - (naskiĝis la 6-an de junio 1965 en Varsovio, mortis la 3-an de junio 1982 samloke) - 16-aĝa lernanto de la 11-a Ĝeneralkleriga Liceo je la nomo al Mikołaj Rej en Varsovio, demokratia aganto en la tempo de la Pola Popola Respubliko.

Emil Barchański
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1965 (1965-06-06)
en Varsovio
Morto 3-an de junio 1982 (1982-06-03) (16-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo de Bródno
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Memorigilo Emil Barchański
Okupo
Okupo lernanto • liceano
vdr

En 1981 fondis lernejan kabareton Wywrotowiec (Revoluciulo) kaj eldonis satiran-politikan revuon Kabel. La 13-an de decembro 1981 - post enkonduko de la milita stato en Pollando komencis konspiran laboron en grupo "Piłsudczycy" (anoj de Józef Piłsudski).

La 10-an de februaro 1982 kun kolegoj verŝis ruĝan farbon sur la monumenton al Feliks Dzerĵinskij kaj ĵetis brulbotelon.

La 3-an de marto 1982 estis arestita de la Servo pri Sekureco en presejo de samizdatoj dum presado de la publikaĵo de Adam Michnik "Będę krzyczał" (Mi krios) el 1977. Post la aresto estis batata kaj perforte devigata al falsaj atestoj. Dum unu el pli fruaj juĝaj kunvenoj atestis: La sinjoroj, kiam batas, ne prezentas sin, sed mi estas ĉiumomente preta ilin identigi

Maje partoprenis tri patriotajn manifestaciojn.

La 3-an de junio pereis apud Vistulo, post du tagoj retrovita en ĝi.

En 2009 Instituto pri Nacia Memoro esploris kazon de lia murdo, la plej maljuna viktimo de la milita stato en Pollando.

Distingo kaj memorigoj redakti

En 2008 prezidento de Pollando Lech Kaczyński atribuis al li Kavaliran Krucon de la Ordeno Polonia Restituta. En la ĉefurba liceo oni solene malfermis, laŭ iniciato de ties lernantoj mem, tri ekspoziciojn pri la milita stato en Pollando, kiujn partoprenis la patrino de Emil - Krystyna. Interparolante kun Informa Radio-Agentejo asertis, ke ofte ŝi timis pri sia filo. Li tamen ne timis. Certan tagon diris, ke ni apartenas al generacio de timigitoj, sed lin oni ankoraŭ ne sukcesis timigi.

Cirkonstancoj de lia morto estis temo de:

  • Wyszedłem po słońce... (Mi eliris por la suno...)- dokumenta filmo reĝisorita de Ryszard Romanowski de 1996
  • Sprawa Emila B. (Kazo de Emil B.) - dramo de Małgorzata Imielska, kun premiero en Teatro de Televido decembre 2007, eldonita sur DVD (2008)

Literaturo redakti

  • Emil Barchański (1965-1982) - śmierć i pogrzeb (Emil Barchański (1965-1982) - morto kaj entombigo), en: Paweł Jędral kaj aliaj Rejacy w stanie wojennym (Rej-anoj dum milita stato), „Biblioteczka Reja”. n-ro 1, p. 156, 2008. Warszawa: XI Liceum Ogólnokształcące imienia Mikołaja Reja. ISSN 1899-1341. OCLC 297534216

Eksteraj ligiloj redakti