Emile Berliner

(Alidirektita el Emil Berliner)

Emile BERLINER estis germana kaj ankaŭ usona inventisto.

Emile Berliner
Persona informo
Naskonomo Emile Berliner
Naskiĝo 20-an de majo 1851 (1851-05-20)
en Hanovro
Morto 3-an de aŭgusto 1929 (1929-08-03) (78-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Mortokialo korinfarkto
Tombo Rock Creek Cemetery
Lingvoj germanaangla
Loĝloko HanovroUsono
Ŝtataneco Reĝlando HanovroUsono
Alma mater Cooper Union
Familio
Frat(in)oj Joseph Berliner • Jacob Berliner • Manfred Berliner
Infanoj Henry Berliner • Herbert Samuel Berliner
Parencoj Cora Berliner
Hans Berliner
Okupo
Okupo inventisto • entreprenisto • elektrika inĝeniero • industriisto
vdr

Vivo kaj laboro redakti

Li naskiĝis en la 20-an de majo 1851 en Hannover. Li migris al Usono en 1870 kaj vivis en Vaŝingtono. Berliner interesiĝis pri tiutempaj elektraj aparatoj. Li plibonigis la telefonon jam en 1877, post 2 jaroj li inventis karbonan mikrofonon funkciantan iomete alimaniere. Li iĝis usona civitano en 1881. En 1887 Berliner okupiĝis pri gramofonoj. Li fondis firmaojn pri gramofono en 1895 en Londono, poste ankaŭ en Germanio kaj Kanado. Baldaŭ li okupiĝis pri helikoptero kaj teksiloj kaj ankaŭ pri popola sanoterapio.

Berliner mortis en la 3-a de aŭgusto 1929 pro koratako. La tombo troviĝas en Vaŝingtono.

Patentoj redakti

  • En 1877 pri telefono
  • En 1879 (2 patentoj) pri karbona mikrofono por telefono
  • En 1887 pri gramofono
  • En 1888 pri vaksa gramofono
  • En 1893 pri zinka disko