Emil HERFURTH (naskiĝinta la 21-an de junio 1887 en Sarrebourg, mortinta la 27-an de decembro 1951 en Vajmaro) estis germana pedagogo, verkisto kaj politikisto (Deutschnationale Volkspartei/DNVP).

Emil Herfurth
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1887 (1887-06-21)
en Saarburg
Morto 27-an de decembro 1951 (1951-12-27) (64-jaraĝa)
en Vajmaro
Partio Deutschnationale VolksparteiNacisocialisma Germana Laborista Partio vd
Profesio
Okupo instruistopolitikisto vd
vdr

Vivo redakti

Herfurth estis filo de postisto. Post la frekvento de la vajmara Vilhelmo-Ernesto-gimnazio inter 1897 kaj 1906 li studis ĝis 1910 klasikan kaj germanan filologiojn en Jena kaj Munkeno. En 1910 li doktoriĝis ĉe la Universitato de Jena per la temo De Senecae epigrammatis quae feruntur. Post pasigo de la ekzameno instruadrajtiga pri la fakoj germana, helena kaj latina lingvoj en majo 1911 li estis ĝis 1913 studasesoro ĉe gimnazioj en Jena, Vajmaro kaj Arnstadt. Poste li laboris ĝis oktobro 1932 en gimnazio en ĉe la vajmara gimnazio kiel studkonstilisto kaj supera instruisto.

Inter 1918 kaj 1933 li membris ĉe DNVP kaj estis inter 1922 kaj 1935 urbokonsiliano vajmara. Li reprezentis partio sian inter la 11.9.1921 kaj la 1.10.1933 kiel deputito en la Turingia parlamento. Tie li estis i.a. frakcia estro kaj afergvidanto. Inter la 24.2.1924 ĝis la 29.4.1927 li estis kiel ŝtata konsilito pri Vajmaro registarano sen konkreta responsokamparo en la unua kabineto de Leutheußer.

Herfurth kritikis komencon de la 1920-aj jaroj la movadon Bauhaus kaj engaĝiĝis en Vajmaro kiel estrarano de Schiller-ligo, Goethe-societo, Shakespeare-societo kaj de la Societo de la amiko de la Nietzsche-arkivo. Krome li membris en la komitato de la Wartburg-fondaĵo. Sub la ministreco pri popoleduko de Wilhelm Frick (inter la 1.7.1930 kaj la 12.8.1932) Herfurth estis en la rolo de kuratoro oficiala reprezentanto de Frick ĉe la Universitato de Jena.[1][2]

Krome Herfurth estis verkisto publikigante i.a. romanojn, rakontojn, dramojn kaj eseojn. En la 10.8.1933 li ekmembris ĉe Regna asocio de germanaj verkistoj (RDS), ĉe Ligo de germanaj dramistoj kaj ĉe Reichsschrifttumskammer. Sekvis ekde la 4.4.1935 lia Nacisocialisma instruista ligo (NSLB) kaj finfine li partians ĉe NSDAP en la 1.5.1937 (membreca numero 5.669.788).

En oktobro 1932 li iĝis lernjestro ĉe la Vilhelmo-Ernesto-gimnazio. En la 1.1.1933 li promociiĝis je supera studdirektoro (Oberstudiendirektor). Post mallonga malliberĝo en aŭgusto 1945 fare de la sovetianoj li maldungitis el publika edukado en la 14.9.1945.

Verkoj (elekto) redakti

  • Der Reichs- und Kaisergedanke im Wechsel der deutschen Geschichte, H. Beyer & Söhne, Langensalza 1923.
  • Weimar und das staatliche Bauhaus. Streitschrift, Böhlau, Weimar 1920.
  • Die Stunde der Erkenntnis, Spemann, Stuttgart 1917.

Notoj redakti

  1. Hans Herz: Regierende Fürsten und Landesregierungen in Thüringen 1485–1952, p. 20.. Arkivita el la originalo je 2019-10-02. Alirita 2021-05-19.
  2. Bernhard Post, Volker Wahl (eld.): Thüringen-Handbuch. Territorium, Verfassung, Parlament, Regierung und Verwaltung in Thüringen 1920 bis 1995 (=Veröffentlichungen aus Thüringischen Staatsarchiven; 1). Weimar 1999, ISBN 3-7400-0962-4, p. 589