Emil Herrmann, (ankaŭ Hermann) laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Herrmann Emil Gusztáv estis germana-hungara inĝeniero pri minejoj kaj metalurgio, profesoro. Lia filo estis Miksa Herrmann, lia kuzo estis Ottó Herman.

Emil Herrmann
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1840 (1840-11-13)
en Dognecea
Morto 22-an de aprilo 1925 (1925-04-22) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Familio
Infano Miksa Herrmann
Okupo
Okupo teknikisto
vdr

Emil Herrmann [1] naskiĝis la 13-an de novembro 1840 en Hungara reĝlando en Dognácska (nuntempa Dognecea en Rumanio). Li mortis la 22-an de aprilo 1925 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Emil Herrmann apartenis al la germana minoritato de la lando. Li frekventis teknikan altlernejon en Vieno, poste Joseph Polytechnicum, fine li akiris diplomon en Akademio de Selmec en 1863. Post siaj studoj li havis inĝenieran postenon en minejo en Selmecbánya 2 jarojn, poste li instruis 4 jarojn en akademio de Leoben. Ekde 1869 li instruis en akademio de Selmec. En 1872 li estis nomumita publika eksterordinara profesoro en 1872, publika ordinara profesoro kaj katedrestro en 1884, minkonsilisto en 1889, ĉefkonsilisto pri minejoj en 1894. Depost Traktato de Trianon li translokiĝis al Budapeŝto.

Li ofte okupiĝis pri vapormaŝinoj. Li havis edzinon, kiu naskis filon.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Analytische Bestimmung der Abmessungen von Walzwerksbestandtheilen (1867)
  • A telített vízgőznek állapotbeli változásai (1874)
  • Technikai mechanika. Erőműtan. (1885)
  • Adatok a kazánfűtés elméletéhez. 1–2. (1898)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti