Emil Klafszky [klafski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Klafszky Emil estis hungara arkitekto-inĝeniero, profesoro, matematikisto.

Emil Klafszky
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1934 (1934-12-03)
en Kóny
Morto 31-an de januaro 2009 (2009-01-31) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd - doktoro de filozofio (–1974)
Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1959)
Universitato Eötvös Loránd (–1965) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo matematikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Emil Klafszky [1] naskiĝis la 3-an de decembro 1934 en Kóny. Li mortis la 31-an de januaro 2009 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Emil Klafszky frekventis mezlernejon en Győr, poste li akiris diplomon en Konstrua kaj Trafika Teknikuniversitato en 1959, matematikan diplomon en Scienca Universitato Eötvös Loránd en 1965. Inter 1959-1965 li instruis en la konstrua-trafika universitato, poste ĝis 1976 li laboris en esplora instituto. Li kandidatiĝis en 1974. Inter 1979 kaj 1989 li estis katedrestro en Universitato de Miskolc, poste ĝis 2009 li instruis en Budapeŝto en la teknikuniversitato. Li ricevis memormedalon en 2004.

Elektitaj publikaĵoj [2]

redakti
  • Legrövidebb út meghatározása időtől függő élhosszal bíró hálózatban" (1967)
  • Determination of Shortest Path in a Network with Time-Dependent Edge-Lengths (1972)
  • Magyar Módszer típusú algoritmusok Lineáris Programozási feladatok megoldására (1985)
  • On the Ellipsoid Method (1992)
  • Sztochasztikus jelenségek (2002)

Fontoj

redakti