MADARÁSZ Emil (madara:s) estis hungara poeto, verkisto, ĵurnalisto naskita en Nagyszentmiklós la 12-an de novembro 1884 kaj mortinta en Budapeŝto la 18-an de februaro 1962.

Emil Madarász
Persona informo
Naskiĝo 12-an de novembro 1884 (1884-11-12)
en Sânnicolau Mare
Morto 18-an de februaro 1962 (1962-02-18) (77-jaraĝa)
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • ĵurnalistotradukisto vd
Laborkampo hungara literaturo • ĵurnalismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Emil Madarász akiris diplomon de bazlerneja instruisto kaj li instruis en privatlernejo en Budapeŝto. Ekde 1908 li estis ano de Hungara Socialdemokratia Partio. En 1919 li iĝis ano de la partio komunista. Post la falo de la konsilantara respubliko li elmigris Vienon. Inter 1923 kaj 1946 li vivis en Sovetunio kaj li estis kunlaboranto de gazetoj Sarló és Kalapács, Új Hang. Dum la dua mondmilito li estis la gvidanto de literatura rondo en Alma Ata. Reveninte en Hungarujon, li estis kunlaboranto de Új Szó, poste de Népszava. Li tradukis plurajn ruslingvajn romanojn hungaren.

Verkoj ĉefaj redakti

  • Város (noveloj, poemoj, kun Aladár Bálint, Bp., 1906);
  • Versek 1905 – 1947 (Bp., 1949);
  • Tabojdok (fabelo, Bp., 1951);
  • Hatvan dollár (novelo, Bp., 1951);
  • Csihajda (legendo el 1919, Bp., 1953);
  • Ötven év (elektitaj poemoj, kun antaŭparolo de Béla Illés, Bp., 1954);
  • Tegnap és tegnapelőtt (du poemoj Bp., 1955);
  • Terülj kendő (versaj fabeloj, Bp., 1955);
  • A dohányszín-ruhás ember (epikpoemo, Bp., 1956);
  • Legendák (poemoj, Bp., 1957);
  • Hűség (poemoj, Bp., 1958);
  • A kék ház (romano, Bp., 1958);
  • Az árulós (epikpoemo, Bp., 1959);
  • Huszonegy vörös rózsa (epikpoemo, Bp. 1959).

Fonto redakti