Emil Neszmélyi [nesmEji], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Neszmélyi Emil Balázs [balAĵ] estas hungara advokato, montogrimpisto, korbopilkisto, trejnisto.

Emil Neszmélyi
Emil Neszmélyi
Emil Neszmélyi
Persona informo
Naskiĝo 12-an de decembro 1975 (1975-12-12) (48-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo advokato • montgrimpanto • basketbalisto
TTT
Retejo http://www.emilclimbs.hu
vdr

Emil Neszmélyi[1] naskiĝis la 12-an de decembro 1975 en Hungario.

Biografio redakti

Emil Neszmélyi estis korbopilkisto jam en la lernejaj jaroj, inter 1987-1993 li estis sportisto de Budapest Honvéd FC, poste de sportklubo de altlernejo, fine en Óbuda ĝis 2007. Intertempe li akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo, ankaŭ advokatan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös. Inter 1994-2008 li estis ankaŭ trejnisto de korbopilkistoj. Li havas ankaŭ propran advokatan atelieron, tamen li estis pli fama en 2016, kiam li atingis supron de Ĉomolungmo laŭ la malfacila flanko de Tibeto. En 2019 li estis la unua hungaro, kiu plenumis en:Seven Summits. Li ricevis ŝtatajn kaj sportajn premiojn.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti