Emil Franciszek Tokarz (naskiĝis la 6-an de oktobro 1944 en Chodorów, Ukrainio) – pola lingvisto, slavisto, akademia instruisto ligita kun sileziaj altlernejoj.

Emil Tokarz
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1944 (1944-10-06) (79-jaraĝa)
en Khodoriv, Zhydachiv Raion,  Sovetunio
Lingvoj polaslovena
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Jagelona Universitato
Okupo
Okupo slavisto • slovenist • filologo • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

En 1968 finis studiojn kaj akiris titolon de magistro en slavistika instituto de Jagelona Universitato en Krakovo. Samjare unuafoje vojaĝis al Slovenio, kie partoprenis Seminarion de slovena lingvo, literaturo kaj kulturo. Tiutempe decidis pri studado de la slovena.

En universitata jaro 1969/70 ricevis stipendion kaj en Humanistika Fakultato en Ljubljano finis postdiplomajn studojn (mentoro: profesoro d-ro Jože Toporišič). Tuj post sia reveno al Pollando, Emil Tokarz fondis lektorejon de la slovena en Universitato al Koperniko en Toruń, post translokiĝo al Katowice en 1973 ankaŭ fondis lektorejon en Silezia Universitato. En 1990 profesoro d-ro habilita Emil Tokarz transformis Katedron de Slava Filologio en Silezia Universitato en Instituton de Slava Filologio, komencigante eksterordinare viglan evoluon de la centro. Dufoje gvidis la Instituton en la jaroj 1981-1985 kaj 1989-2001. En 1990 likvidis „jugoslavistikon” kaj establis memstarajn filologiojn: makedonistikon, kroatistikon kaj la unuan en Pollando slovenistikon.

En sia magistra laboraĵo verkis pri la serbokroata lingvo, tiutempe ankoraŭ traktata kiel unu lingvo. Doktoran disertaĵon titolitan Konstrukcje parataktyczne w języku słoweńskim (Parataksa v slovenskem jeziku) defendis en Humanistika Fakultato de Universitato al Koperniko en Toruń en 1973 (promociisto: profesoro d-ro habilita Leszek Moszyński).

En la jaroj 1984 – 1988 studis ĝeneralan lingvistikon, informadikon kaj romanistikon en Universitato Pascal en Clermont-Ferrand en Francio. En 1987 habilitiĝis en Supera Pedagogia Lernejo en Opole. De 1991 estas ordinara profesoro de la slovena lingvo kaj de sudslava lingvaro en Silezia Universitato en Katowice. En 1998 ricevis titolon profesoro, kaj en 2000 titolon de ordinara profesoro.

Verkoj redakti

Lernolibroj

  • Slovenščina za Poljake. Kurs podstawowy języka słoweńskiego. Wyd. UŚ, Katowice 1980, p.267 (kunaŭtoro: Tone Pretnar).

Vortaroj

  • Mały słownik polsko-macedoński i macedońsko-polski. Wyd. Śląsk, Katowice 2001, p. 161 (kunaŭtoro D. Stefanija).
  • Słownik chorwacko-polski. Parto I. (A – O). Wyd. Śląsk, Katowice 2001, p. 458.

Studoj, disertaĵoj, artikoloj

  • Gradacijsko priredje v slovenskem knjižnem jeziku. Jezik in slovstvo XVIII. nr 7-8. Ljubljana 1973, p. 269-275.
  • Zdania parataktycznie złożone w języku słoweńskim - projekt binarnej klasyfikacji. Sprawozdania Towarzystwa Naukowego w Toruniu. z. 26. Warszawa - Poznań 1974, p. 87-89.
  • Słoweńskie przekłady literatury polskiej. [en:] Przekład artystyczny. T. III. Tłumaczenia literatury polskiej na języki obce. Red. P. Fast. Katowice 1992, s. 69-76.
  • Škrabčevi stiki s poljsko kulturo. [en:] Škrabčeva misel. I Zbornik s simpozija ‘94. Red. Z. Jan, J. Toporišič. Nova Gorica 1995, p. 151-159.
  • Utopijne teorie językowe u Słowian południowych. [en:] Utopia w językach, literaturach i kulturach Słowian. T. I. Ze świadomości utopijnej w refleksji językowej. Red. E. Tokarz. Wyd. UŚ. Katowice 1997, p. 97-104.
  • Nowe języki dawnej Jugosławii. Slava. Debatni list. št. 2. Ljubljana 1996/97, p. 127-134.
  • Zmierzch Jugosławii - nowe czasy, nowe języki. [en:] Tematy. Księga jubileuszowa w 70. rocznicę urodzin Profesora Leszka Moszyńskiego. Red. K. Szczęśniak, H. Wątróbska. Wyd. Uniwersytetu Gdańskiego, Gdańsk 1998, p.426-431.

Tradukoj

  • Cankar, J. Povše, Marcin Żmija. Adaptacja sceniczna w 8 scenach z wprowadzeniem. Warszawa 1977. (traduko de la dramo kune kun B. Pikala-Tokarz).
  • J. Povše, Przeżyć swój los. Warszawa 1978. (traduko de la dramo kune kun B. Pikala-Tokarz).