Emil Vajda
VAJDA Emil estis hungara instruisto pri muziko, kapelestro, verkisto naskita en Koloĵvaro la 18-an de junio 1858 kaj mortinta en Győr la 8-an de oktobro 1916.
Emil Vajda | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 18-an de junio 1858 en Kluĵo | |
Morto | 8-an de oktobro 1916 (58-jaraĝa) en Győr | |
Profesio | ||
Okupo | komponisto literaturhistoriisto vd | |
Kariero
redaktiVajda finis la Universitato de Koloĵvaro, havigis sian muzikkvalifikon en la tiea konservatorio. En 1880 li diplomiĝis kiel instruisto, en 1881 li doktoriĝis pri filologio. De 1897 li instruis en Győr, li estis direktoro-kapelestro de Győri Ének- és Zeneegylet (Asocio pri Kanto kaj Muziko), fondinto kaj prezidanto de Asocio de Gimnastiko. Li fondis kaj redaktis kune kun Armand Angyal la muzikrevuon Magyar Lant.
Verkoj
redakti- Kossuth Lajos (Bp., 1892);
- A komáromi hős (Bp., 1893);
- Tell Vilmos (studo, Bp., 1897);
- A szabadságharc vértanúi (Győr, 1898);
- A hegedű története (Győr, 1902).
Fonto
redakti- Magyar Életrajzi Lexikon[1]