Emil Vidor

Emil Vidor, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Vidor Emil estis hungaraarkitekto, majstro de la germana secesio. Lia bopatro estis Vilmos Freund.

Emil Vidor
Persona informo
Naskiĝo la  27-an de marto 1867(nun 1867-03-27)
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 8-an de junio 1952
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkitekto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Emil Vidor[1] naskiĝis la 27-an de marto 1867 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 8-an de junio 1952 en Budapeŝto (laŭ alia fonto la morta monato estas julio).

Bierfareja sidejo en Kőbánya

BiografioRedakti

Emil Vidor devenis el juda familio[2]. Li maturiĝis en luterana gimnazio en 1885 en sia naskiĝurbo, poste li studis laŭvice en Reĝa Teknikniversitato József, en Teknologia Universitato Munkeno (1890) kaj Teknologia Universitato Berlino (1891). Lia plej grava instruisto estis de:Friedrich von Thiersch en Munkeno. Hejmenveninta li laboris ĉe Miklós Ybl. En 1894 li malfermis propran atelieron, li projektis la unuan domon laŭ art nouveau en Hungario. Li estis ankaŭ amatoraj lingvisto kaj aldviolonisto. Li edziĝis en 1903, lia edzino naskis trifoje.

Elektitaj planitaj konstruaĵojRedakti

  • vilao de Egger (1901-1902, la unua art-nouveau)
  • vilao de Schwarz (1902-1903)
  • domo de Bedő (1903)
  • vilao de Vidor (1905-1906)
  • domoj laŭ Danubo (1911)
  • pluraj domoj de bierofarejo en Kőbánya (1914-1922)

Lia libroRedakti

  • Kalandozás a szavak világában (pri lingvaj temoj, 1942)

FontojRedakti

ReferencojRedakti