Emil Weiske

germana naturscienculo

Emil WEISKE (naskiĝinta en 1867 en Dolsenhain, mortinta en 1950 en Saalfeld) estis germana naturscienculo.

Emil Weiske
Persona informo
Naskiĝo 1867
en Dolsenhain
Morto 1950
en Saalfeld
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo entomologo • zoologia kolektisto • zoologo • esploristo • natursciencisto • botanika kolektisto • scienca kolektisto • dealer of naturalia
vdr
Anonco de malfermo de ekspozicio pri la 10 jarojn daŭrinta esplorvojaĝo de Weiske.
Unu el du salonoj dediĉitaj al Weiske en la Urba muzeo de Saalfeld.

Agado redakti

Emil Weiske estis profesia kolektanto de insektoj kaj birdoj. Li elmigris al Kalifornio en 1890 kaj al Havajo en 1892. Li faris ekspediciojn al la Fiĝioj-Insuloj en 1894 kaj al Nov-Zelando kaj Aŭstralio en 1895. Li iĝis profesia kolektanto en Nov-Gvineo, komercante precipe pri paradizeedoj (1895 —1900).

Pli postaj ekspedicioj estis al Nordorienta Siberio, Bajkallago kaj norda Mongolio (1908) kaj tiam al Patagonio (plejparte al la Río Negro und Limay) kaj Paragvajo (plejparte al la Distrikto de Concepción) en 1911. Liaj kolektoj estis plejparte pri birdoj, mamuloj, moluskoj, reptilioj kaj amfibioj, skaraboj, papilioj, herbarioj kaj etnologiaj artefaktoj.

Liaj partneroj estis, inter aliaj: George Meyer-Darcis, Carl Ribbe, Friedrich Wilhelm Niepelt, la Otto Staudinger, Andreas Bang-Haas, Walter Rothschild kaj Henley Grose-Smith.

Elmontroj redakti

Li tenadis privatan muzeon en Saalfeld kie li donis prelegojn pri naturhistorio kaj siajn vojaĝojn. En la Urba muzeo de Saalfeld estas du salonoj kun remburitaj bestoj el la Weiske-kolektaro.

  • Insektoj (ĉiuj ordoj sed aparte himenopteroj, koleopteroj kaj Lepidopteroj kolektitaj fare de Emil Weiske estis aranĝitaj fare de Zoologische Staatssammlung München (München), Staatliches Museum für Tierkunde (Berlino), Museum für Naturkunde (Leipzig) kaj Natural History Museum (Londono).
  • Birdoj kolektitaj fare de Weiske estas en Staatliches Museum für Tierkunde (Dresden),Natural History Museum (Londono), Museum für Naturkunde (Berlin) kaj Naturkundemuseum (Leipzig). Aliaj kolektoj estas en la vienaj muzeoj Naturhistorisches Museum kaj Museum für Völkerkunde.

Lia nomo travivas en la nomo de la papilio Graphium weiskei kaj en la nomo de la birdo novgvinea Hieraaetus weiskei.

Fonto redakti

Traduko de la anglalingva vikipedia artikolo.

Literaturo redakti

  • H. Brainich: "Emil Weiske", en: Rudolstädter Heimathefte 45 (11/12; 1999), p. 292-296
  • R. Heyder, R. 1964: "Emil Weiske", en: Zool. Abh. Staatl. Mus. Tierk. Dresden, 27 (5/1964), p. 81 sekv.