Emilie Suchardová

ĉeĥa esperantisto, blindulo kaj poeto

Emilie SUCHARDOVÁ, post edziniĝo Wildmannová (naskiĝis la 28-an de februaro 1893 en Řeheč apud Jičín - mortis la 1-an de aŭgusto 1934) estis ĉeĥa esperantistino, blindulino, poetino, komitatanino de SOĈNE.

Emilie Suchardová
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1893 (1893-02-28)
en Řeheč
Morto 1-an de aŭgusto 1934 (1934-08-01) (41-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioAŭstrio-Hungario
Okupo
Okupo esperantisto • poeto • verkisto
vdr

Laboro en la blindula movado redakti

Ŝi naskiĝis en Řeheč kiel sepa el ok infanoj de muelisto. En frua infaneco ŝi perdis vidpovon kaj kiel 8-jarulino estis akceptita en instituto por nevidantaj infanoj en Hradčany (Prago). La instituton ŝi forlasis ne preparita por la praktika vivo kaj transiris al rifuĝejo de blindaj junulinoj sur la insulo Kampa. La vivo estis tie pasiva kaj monotona, sed ŝia aktiva intereso pri movadoj por blinduloj kaj por Esperanto helpis ŝin.

En 1926 ŝi iĝis sekretariino de Subtena Societo de Memstaraj Blinduloj en Prago kaj preparis sukcesan internacian kongreson de blinduloj, kiu akceptis rezoluciojn postulantajn, ke blinduloj estu liberigitaj de mizero kaj almozado kaj povu sin vivteni per memstara laboro. La societo poste fondis filiojn en Brno, Ústí nad Labem kaj en Slovakio. Inter la jaroj 1914–1921 Suchardová verkis du ĉeĥlingvajn poemarojn: Muzikaj etosoj aperis nur en brajla skribo, dum En ŝtormaj tagoj en normala skribo (1920). La dua kolekto estis socialiste politika. En Kalendaro de Blindul-Amikoj ŝi publikigis eseon Ecce homo (1930).

En 1932 ŝi edziniĝis al blindulo Ferdinand Wildmann (1895-1980) kaj baldaŭ naskis filinon Světluše. Sed jam en 1934 ŝi mortis pro malsano de hepatoj. Ŝia edzo estis instruisto de muziko kaj redaktoro de blindula gazeto Zora (Aŭroro). La filino Světla Solarová laboris kiel profesorino de speciala pedagogio en Dortmund, germane verkis Historion de Speciala Pedagogio (Geschichte der Sonderpädagogik, 1983) kaj ĉeĥe Historion de la plej malnova lernejo por nevidantoj en Bohemio (Dějiny nejstarší školy pro nevidomé v Čechách, 1966). La Asocio de Invalidoj en Ĉeĥoslovakio en la 1970-jaroj lanĉis Medalon Emilie Suchardová, per kiu estis honorigataj aktivuloj de blindula movado la 12-an de novembro (Tago de Blinduloj). En 1972 ĝin ricevis Vuk Echtner, redaktoro de Aŭroro, la esperantlingva versio de la brajla gazeto Zora.

Laboro en Esperanto-movado redakti

Emilia Suchardová-Wldmannová estis ankaŭ entuziasma esperantistino, laboris en SOĈNE (Slepecká organizace českých nevidomých esperantistů = Blindula organizo de ĉeĥaj nevidantaj esperantistoj) kiel komitatanino kaj mortis kiel ĝia prezidantino.

Verkoj redakti

  • Hudební nálady (Muzikaj etosoj, poemaro brajle skribita)
  • V dnech bouřlivých (En ŝtormaj tagoj, 1920, politika poemaro)
  • Ecce homo (Jen homo, 1930, en Kalendaro de Blindul-Amikoj)

Fontoj redakti