Emily Wilding Davison (11-a oktobro 1872 - 8 junio 1913) estis virinbalotrajtisto en Britio. Ŝi estis militema membro de la brita virinbalotrajtista organizaĵo Women's Social and Political Union (Socia kaj politika unio de virinoj, aŭ WSPU), kiu spertis kaj protestis ŝtopnutradon. Ŝi fame sinĵetis antaŭ la kurĉevalon Anmer de la reĝo Georgo la 5-a, kaj estis mortigata.

Emily Davison
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1872 (1872-10-11)
en Blackheath
Morto 8-an de junio 1913 (1913-06-08) (40-jaraĝa)
en Epsom
Tombo Grave Of Emily Davison Approx 100 Yards North-West Of Church Of St Mary
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Royal Holloway, University of London • Universitato de Londono • Kensington Prep School
Okupo
Okupo sufrageto • aktivisto pri virinaj rajtoj • sufragetoinstruisto
vdr

Frua vivo redakti

Davison naskiĝis en Blackheath, Londono, filino de Charles Davison kaj Margaret Davison, ambaŭ de Northumberland. Ŝi havis du fratinojn, unu fraton, kaj plurajn duongefratojn (de la unua edziĝo de la patro). Unu el ŝiaj duongefratoj estis mararmea kapitano Henry Jocelyn Davison, kiu parolis ĉe ŝia mortenketo.[1]

Ŝi bone faris ĉe lernejo kaj studis universitate, ĉe Royal Holloway College (Reĝa Holloway Instruejo) en Londono. Malfeliĉe, ŝia patro mortis, kaj la patrino ne plu povis elspezi la koston (po £20 por trimestro). Pro tio, Davison ne kompletis ŝian kurson kaj fariĝis instruisto, laboranta en Edgbaston kaj Worthing. [2] Tiel, ŝi gajnis sufiĉe da mono por studi anglajn lingvon kaj literaturon ĉe St Hugh's College en la Universitato de Oksfordo. Ŝi gajnis unuan rangon en finekzamenoj, tamen virinoj ne povis tiam ricevi diplomon. Poste, ŝi laboris kiel guvernistino en Berkshire.

Sufrageto redakti

 
"Suffragette" (Sufrageto), memoreldono por Emily Wilding Davison

Davison aliĝis la Women's Social and Political Union (Socia kaj politika unio de virinoj, aŭ WSPU) en 1906.

Ŝi estis arestigita kaj malliberigita plurfoje de 1909 al 1912, pro obstrukcado, ŝtonĵetado, fenestra rompado, bruligado de leterkestoj, kaj pro atako sur homo kiun ŝi misprenis kiel financministro (Chancellor of the Exchequer), David Lloyd George. [3].

En malliberejo ŝi faris malsatostrikon kaj spertis ŝtopnutradon, kiu estis danĝera kaj teruriga proceso. Por protesti kaj eviti ŝtopnutradon, en 1909 ŝi bariligis ŝian karcerpordon. La gardistoj decidis plenigi la karceron per akvokondukilo, kiun ŝi rezistis dum almenaŭ kvaronhoron antaŭ ili povis malfermi la pordon. Ŝi estis rapide prenita al malsanulejo. Ankoraŭ en 1912 ŝi protestis ŝtopnutradon. Ĉifoje, ŝi ĵetis ŝin el balkono kaj senkonsciiĝis. Ŝi diris ke ŝi volis savi ŝiaj amikojn: "unu granda tragedo povas antaŭmalhelpi multajn aliajn".[4]

La 2-a aprilo, 1911 estis popolnombrada nokto, kaj Davison kaŝis sin nokte en la palaco Westminster ĉar ŝi volis diri en censo ke ŝi loĝas dum tiu nokto en la brita parlament-konstruaĵo, la House of Commons. [5] Ŝi aperis en censa dokumentaj kiel "trovita kaŝe en Westminster kripto". [6] En 1999, Tony Benn konfesis ke li estas metinta tie memortabelon. [7]

En 1913, Davison metis bombon ĉe la novan domon de David Lloyd George en Surrey kaj grave damaĝis ĝin. [8]

Morto ĉe Epsom ĉevalvetkuro, 1913 redakti

 
Davison falinta ĉe Epsom

Tute ne estas certa ke Davison intencis sinmorti kiam ŝi ĉeestis la Epsom ĉevalvetkuron. Ekzemple, ŝi estis aĉetinta irorevenan bileton. Oni ankaŭ konjektis ke ŝi intencis meti sufragetan flagon sur ĉevalon.[9] Estas klare, pro ŝiaj plifruaj agadoj kontraŭ ŝtopnutrado, ke ŝi ne mankis kuraĝon por fari tion.

Ĉiuokaze, ŝi estis trafita de la kurĉevalo kaj mortis kvar tagojn poste.

 
Funebro de Emily Wilding Davison, junio 1913

Historiistoj malsamas ankaŭ ĉu la morto de Davison vere rapidigis virinbalotrajton. En 1913 ekzistis jam kreskantan parlamentan kaj popolan subtenon por virinbalotrajto. Multaj kredis ke la ekstremaj perfortemaj agoj de la sufragetoj malhelpis la movadon. Eĉ kelkaj WSPU-membroj ne certas pri la ekstremeco de Davison. Ekzemple, kontraŭistoj povis diri ke virinoj estis malstabilaj kaj malfidindaj. Tamen, post ŝia morto, Davison fariĝis por la WSPU kiel sufrageta martiro.

Multaj ĉeestis la funebron kiu okazis en Londono la 14-a junio. Okazis granda proceso kie oni portis standardojn sur kiu estis enskribita "Donu al mi liberecon, aŭ donu al mi morton" kaj similajn devizojn.[10] Poste Davison estis entombigita en Northumberland. Ŝia tomboŝtono estis enskribita "Agoj, ne vortoj" (Deeds not words).

Notoj redakti

Ĉi tiu artikolo estis bazita sur ĝia angla versio.

Eksteraj ligiloj redakti