Emin-vala stepo
La emin-vala stepo estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident- kaj centrazia ekoprovinco de la palearktisa ekozono laŭ la terminologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj. Ĝi troviĝas en la pli vasta Eŭrazia Stepo.
PriskriboRedakti
Tiu ekoregiono situas je la limo de Ĉinujo kaj Kazaĥujo kaj kovras areon de 65 000 kvadrataj kilometroj. Ĝi konstituas ekosistemon de plejofte herbejoj kaj stepoj kun du salaj lagoj kaj moder-klimataj montaroj.
Pejzaĝoj de tiu ekoregiono ĉefe ampleksas montarajn herbejojn kun arbedara stepo sub altitudo de 2 000 m kaj herbejajn stepojn kaj alt-montarajn herbejojn supre. Poacoj inkludas la centr-aziajn stepajn speciojn, Festuca ovata, Stipa capillata, kaj S. glareosa.
Taĉeng-Naturrezervejo (15 km2) subtenas ĉeriverajn komunumojn kiuj entenas sovaĝan migdalujon (Prunus amygdalus) kaj ĝian biotopon.
FaŭnoRedakti
La emin-vala stepo estas biotopo por pluraj mamulaj specioj kun granda naturprotekta signifo, kvankam ne estas certe ke nuntempe ili ankoraŭ ĉeestas. Tiuj ĉi inkludas ibekson kaj altnazan antilopon, kaj eble iliajn karnomanĝulojn, neĝleopardon kaj lupon.
Alakol-Lago kaj Sasikol-Lago gastigas la maloftajn krispan pelikanon kaj restan mevon.
Vidu ankaŭRedakti
Palearktisaj mezvarmaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj | |
---|---|
PA0801 Alaja-okcident-tianŝana stepo | Kazaĥio, Taĝikio, Uzbekio |
PA0802 Altajaj stepo kaj duondezerto | Kazaĥio |
PA0803 Centr-anatolia stepo | Turkio |
PA0804 Daura arbarstepo | Ĉinio, Mongolio, Rusio |
PA0805 Orient-anatolia montara stepo | Armenio, Irano, Turkio |
PA0806 Emin-vala stepo | Ĉinio, Kazaĥio |
PA0807 Feroaj subarktaj herbejoj | Ferooj ( Danio) |
PA0808 Gisaro-alajaj duonarbaroj | Kirgizio, Taĝikio, Uzbekio |
PA0809 Kazaĥa arbarstepo | Kazaĥio, Rusio |
PA0810 Kazaĥa stepo | Kazaĥio, Rusio |
PA0811 Kazaĥaj altaĵoj | Kazaĥio |
PA0812 Mezorienta stepo | Irako, Sirio |
PA0813 Mongolaj-manĉuraj herbejoj | Ĉinio, Mongolio, Rusio |
PA0814 Nigra-mara-kaspia stepo | Moldavio, Rumanio, Rusio, Ukrainio |
PA0815 Sajana intermontara stepo | Rusio |
PA0816 Selenĝ-orĥona arbarstepo | Mongolio, Rusio |
PA0817 Sud-siberia arbarstepo | Rusio |
PA0818 Tianŝana pied-montetara arida stepo | Ĉinio, Kazaĥio, Kirgizio |