Emisia nebulozo estas tipo de nebulozo konsistanta el nubo da jonigita gaso elsendanta lumon.

Ringa nebulozo M 57
Nebulozo M 17

Plej ofta fonto de jonigado estas la grand-energia fotonoj senditaj de proksima varma stelo, ekzemple ultraviola radiado de stelo de spektra tipo OB, aŭ de grupo da junaj steloj.

La koloro de la nebulozo dependas de ĝia kemia komponiĝo kaj de la intenso de la jonigado. Multe da nebulozoj havas ruĝan koloron, de la spektra linio hidrogeno alfa de 656,28 nanometroj de ondolongo. Se estas pli intensa radiado, aliaj elementoj estas jonigitaj (verda de oksigeno de 495,9 kaj 500,7 nm, blua de Hidrogeno beta de 486,1 nm)

Oni klasifikas la emisiajn nebulozojn en kvar kategorioj: