Emmanuelle Pouydebat

direktoro de scienca esplorado

Emmanuelle POUYDEBAT [emanuEL pujdBA] (naskiĝis je la 22-a de majo 1973 en Parizo) estas direktisto de scienca esplorado en CNRS kaj en Nacia Muzeo de Natura Historio. Ŝiaj laboroj temas pri la evoluo de animalaj kondutoj, kaj pli precize la animalaj kapablecoj uzi ilojn, komuniki, kunlabori, montriĝinavigi.

Emmanuelle Pouydebat
Emmanuelle Pouydebat montras afiŝon pri la manipulado ĉe primatoj, en la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo, en 2020.
Emmanuelle Pouydebat montras afiŝon pri la manipulado ĉe primatoj, en la Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo, en 2020.
Persona informo
Naskiĝo 22-a de majo 1973
en Francio
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono
Okupo
Okupo scienca esploristo
TTT
Retejo http://mecadev.cnrs.fr/index.php?post/Pouydebat-Emmanuelle
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Dum sia infanaĝo, ŝi multe legis librojn pri bestoj, dinosaŭroj, prahistorio, evoluismo, kiujn ŝia instruista patrino portis de la lernejo. En 1984, ŝi malkovris la libron "Simio, Afriko kaj Homo", verkitan de la franca sciencisto Yves Coppens. Tiu libro, kiu temas pri la trovo de la aŭstralopiteka skeleto "Lucy", interesis Emmanuelle kaj nutris ŝian volon lerni pri la evoluo de la primatoj.[1]

Post la abiturienta diplomo, Emmanuelle studis antropologion en la universitato. Dum siaj kursoj, ŝi lernis distingi ostojn de pluraj specioj kaj plie deziris esplori terenojn. Unu el siaj arĥeologiaj staĝoj okazis en groto de la franca departemento Gard, kie ŝi fosis neolitikan sepultejon kiu datiĝas je la 9a jarmilo a.K. Traserĉante la lokon per skalpelo kaj peniko, ŝi kunigis ostojn kaj sukcesis, post kelkaj semajnoj, formi infanan skeleton.[1]

Dum sia universitata studado, Emmanuelle malkovris la libron "La Ĉimpanzoj kaj mi" de Jane Goodall kaj komprenis la gravecon studi aktualajn primatojn, por rilatigi iliajn evoluojn al la originoj de homoj. Paralele, la zoo de Thoiry donis al ŝi la mision malkovri kiel la tonkeanaj makakoj eskapas el gregejoj. Observante, ŝi malkovris kiel la tonkeanaj makakoj fosis tunelojn sub la kradoj kaj naĝis tra lageto[2].

Ankaŭ en la zoo de Thoiry, ŝi studis prosimiulojn, mandrilojn, magotojn kaj deziris kompreni kiel ili perceptas ŝin. Ŝi do eksperimentis eniron en iliajn kaĝojn. Bedaŭrinde, la renkonto kun magotoj malsukcesis. Komence, ŝi eniris en la kaĝon kie estis unu magoto kaj du magotinoj. Emmanuelle sidis kaj atendis ĝis la du magotinoj alproksimiĝis: ili tuŝis ŝin, tiris ŝian T-ĉemizon, grimpis sur ŝian kapon kaj ŝiris al ŝi la harojn per manoj. Feliĉe, la magoto sin trudis al la magotinoj, kiuj ĉesis. Tiel Emmanuelle lernis ke ŝi ne atribuu homajn kondutojn al bestoj[2].

Post la studado de bestoj en kaptitejo, Emmanuelle interesiĝis pri la bestaj kondutoj en natura medio kaj esploris la tropikan arbaron de Tai, situantan en okcidento de Ebur-Bordo. Biologiisto kiel Charles Darwin jam skribis ke la morfologio de specioj adaptiĝis al la medio[3], kaj Emmanuelle volis konstati kiel bestoj vivas, nutras sin kaj reagas en sia teritorio.[4]

Reveninte el Afriko, ŝi klopodis ricevi monhelpon por financi sian disertaĵon en Francio, ĉe la fondumo Marcel Bleustein-Blanchet[5]. Emmanuelle prezentis sian projekton pri "la primataj kapablecoj manipuli kaj uzi ilojn" al profesoroj. Inter ili Yves Coppens, kiu poste fariĝis la disertaĵ-direktoro de Emmanuelle. Ŝi doktoriĝis en 2004, konkludante ke ne nur homoj manipulas ilojn kun precizeco en la primata ordo[6]. Ekde, ŝi plivastigis siajn zoologiajn esploradojn, studante aliajn bestojn kiel amfibiojn, birdojn, insektojn, fiŝojn, reptiliojnvermojn[7].

VerkojRedakti

DistingojRedakti

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 (fr) Emmanuelle Pouydebat, L'intelligence animale : Cervelle d'oiseaux et mémoire d'éléphants, Odile Jacob,‎ (ISBN 9782738135155), p. 13-15
  2. 2,0 2,1 (fr) Emmanuelle Pouydebat, L'intelligence animale : Cervelle d'oiseaux et mémoire d'éléphants, Odile Jacob,‎ (ISBN 9782738135155), p. 16-19
  3. Charles Darwin, el lia membiografio. (1876), pp 34–35
  4. https://www.liberation.fr/debats/2019/01/01/emmanuelle-pouydebat-les-animaux-representent-des-modeles-et-des-solutions-pour-nous_1700573
  5. http://www.fondationvocation.org/les-laureats
  6. [1]
  7. https://www.migrosmagazine.ch/archives/emmanuelle-pouydebat-l-humain-ne-possede-pas-le-monopole-de-l-intelligence