Emmi Kosáry [koŝAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kosáry Emmi estis hungara operkantisto (koloratursoprano), operetkantisto, primadono, aktoro. Ŝia origina nomo (laŭ hungarlingve kutima nomordo) estis Kosári Emma Kornélia, ŝia edzo estis Ákos Buttykay, ŝia filino estis Emmi Buttykay.

Emmi Kosáry
Emmi Kosáry en 1916
Emmi Kosáry en 1916
Persona informo
Naskonomo Kosári Emma Kornélia
Naskiĝo la  31-an de majo 1889(nun 1889-05-31)
en Hungario Kisszeben (Hungara reĝlando)
Morto la 22-an de oktobro 1964
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Ákos Buttykay
Infano Emmi Buttykay
Okupo
Okupo aktoro • operkantisto
vdr
Emmi Kosáry kun Márton Rátkai

Emmi Kosáry [1] naskiĝis la 31-an de majo 1889 en Kisszeben (Hungara reĝlando, nuntempa Sabinov en Slovakio), ŝi mortis la 22-an de oktobro 1964 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Emmi Kosáry debutis en la jam ne ekzistanta teatro Király [kirAj] en 1908. En la sekva jaro ŝi edziniĝis, ŝi naskis filinon en 1911. Inter 1912 kaj 1915 ŝi apartenis al Reĝa Operejo (Budapeŝto), poste ŝi revenis al Teatro Király. Baldaŭ ŝi havis rolojn ankaŭ en Gaja Teatro, Teatro Városi (1920), Operetoteatro (Budapeŝto) (1922, 1931), Teatro Magyar (1933), eĉ en Vieno, Dresdeno, Berlino, Usono (1923, 1929).

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj kinfilmaj roloj redakti

  • Tatárjárás (1917) - ĉefrolo
  • Az okos mama (1935)
  • Varjú a toronyórán (1938)

Fontoj redakti