Emoĝio

ideogramoj uzataj en elektronikaj mesaĝoj kaj retpaĝoj

Emoĝio (japane 絵文字 (えもじ), kunrei-sisteme emozi, hepburn-sisteme emoji, IFA:[e̞mo̞ʑi][1], de ĉine  (), por ‘bildo’ kaj ĉine 文字 (もじ), moji, por ‘skribosigno, litero'[2]) aŭ bildosigno estas japandevena vorto, kiu estas vorterosigno aŭ signo uzata en retmesaĝoj kaj retejoj. Emoĝioj estas uzataj kiel la miensimboloj ĉefe en tekstaj babiladoj per saĝtelefonoj. Kelkaj el tiuj signoj apartenas specife al la japana kulturo, kiel bildoj de gejŝoj, temploj Doĵo kaj manĝaĵoj kiel suŝio kaj onigirio. Emoĝioj povas helpi komunikiĝi pli facile trans lingvoj kaj kulturoj[3].

Emoĝio
Aspekto de emoĝioj en malsamaj platformoj.
Kodo U+1F605 U+1F648
Retumilo 😅 🙈
Noto Color
Twitter / X
Emoji One
Firefox OS

Depost 2014 ĉiujare oni celebras la mondan emoĝio-tagon je la 17-a de julio dum kiu oni festas la uzon de emoĝioj. La kialo pro la elekto je tiu tago estas ĉar la emoji-kalendaro (📅) en iOS (kaj kelkaj aliaj operaciumoj) indikas ĉi tiun tagon[4].

Havebleco

redakti

Kvankam origine emoĝioj estis troveblaj nur en Japanujo, pluraj el ili estas aldonitaj al la Unikoda normo, tiel ke nun ili estas vaste haveblaj. Sekve de tio, la poŝtelefonoj Nexus de Google, iPhone de Apple kaj tiuj kun la operaciumo Windows Phone de Microsoft estas kapablaj surekranigi emoĝiojn is ajn rilato al japanaj poŝtelefonaj kompanioj. Ili ankaŭ estas troveblaj en retpoŝtaj servoj, kiel Gmail, kaj en tujmesaĝiloj, kiel Telegram, Hangouts kaj WhatsApp. Poste, la operaciumo Android, ekde la versio Jelly Bean, aŭ Interretaj servoj kiel Twitter kaj Facebook ankaŭ aldonis subtenon al emoĝi-signoj.

Firmaoj, kiuj kreas lingvon

redakti

Filmeto: 'Kio okazos kiam grandaj firmaoj kreas nian lingvon?'

Emoĝio por Esperanto

redakti

En ĉi tiu paĝo (angle), oni priparolis proponon al la Unikoda Konsorcio.

Eksteraj ligiloj

redakti
  • Emoĝio-simboloj - La originalaj proponoj por kodigi emoĝio-signojn kiel Unikodajn signojn.
  • emojipedia.org → Plena listo de emoĝioj kaj ilia kongruo inter malsamaj platformoj

Referencoj

redakti