Emulsio estas miksaĵo de du aŭ pli likvaĵoj, kiuj ordinare estas nemikseblaj. Emulsioj estas parto de pli ĝenerala klaso da du-fazaj sistemoj je materio nomataj koloidoj. Kvankam la vortoj koloido kaj emulsio kelkfoje uzatas simile, emulsio devas uziĝi kiam ambaŭ fazoj, dispersitaj kaj kontinuaj, estas likvaj. En iu emulsio, unu livkaĵo (la dispersita fazo) dispersiĝas en la alia (la kontinua fazo). Kelkaj ekzemploj da emulsioj estas vinagretoj, lakto, majonezo kaj kelkaj pritranĉaj fluidaĵoj uzataj en metalurgio.

A. Du nemikseblaj likvaĵoj, ankoraŭ ne emulsiigitaj.
B. Dufaza emulsio dispersigita en Fazo I.
C. Malstabila emulsio laŭgrade separiĝas.
D. La surfaktanto poziciiĝas ĝuste sur la interfacoj inter Fazo I kaj Fazo II, stabiligante la emulsion.

La kontakto inter du fazoj estas la apartiĝa surfaco. Tiu surfaco povas esti pli-malpli ebena kiel la surfaco de metala peco, ekz. la apartiĝo oleo/vinagro en ripoza vinagreto. Ĝi povas esti pli-malpli sfera kiel okazas pri akva guto.

Foje, unu el la fazoj aperas sub la formo de pecetoj aŭ gutoj miksitaj en alia fazo konsiderata "ujo", la du fazoj estantaj forte ligitaj; ekzemple, estas la kazo de "okuloj" post agitado de vinagreto. Estas "heterogena miksaĵo", pri kiu la konsisteroj estas nudokule distingeblas (aŭ minimume per mikroskopo); estas la kontraŭa kazo de homogena miksaĵo.