Atendante Godot

franclingva teatraĵo far Samuelo Beckett
(Alidirektita el En attendant Godot)

Atendante Godot (france En attendant Godot, angle Waiting for Godot) estas teatraĵo fare de la dramisto Samuel Beckett, en kiu du roluloj atendadas homon nomitan Godot, kiu neniam alvenas. La foresto de Godot, sed ankaŭ multaj aliaj elementoj de la teatraĵo, ebligis plurajn interpretadojn fare de kritikistoj. La teatraĵo estis prezentita por la unua fojo en 1953 en la Théâtre de Babylone, kun Roger Blin kiel direktoro.

En attendant Godot
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Samuel Beckett
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1952
Ĝenro Absurda Teatro
Honorigoj La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde
vdr
Jorge Petraglia, Roberto Villanueva kaj Leal Rey en Atendante Godot en Bonaero, Argentino en 1956.

Ĝi entenas du aktojn, kaj estis redaktita en la franca lingvo kaj en prozo en 1948. La teatraĵo enpreniĝis en la liston de la 100 (plej signifaj) libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde.