En los reinos de taifa

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

En los reinos de taifa (En tajfo-regnoj) estas verko de 1986 de la hispana verkisto Juan Goytisolo. La libro estis publikigita de la Eldonejo Seix Barral en 1986 post la absoluta famiĝo de la verkisto por la publiko ene de Hispanio kaj post la definitiva starigo de la Hispana transiro al demokratio, kiam li povis jam senprobleme loĝi en Hispanio, sed li preferis ankoraŭ vivi inter Parizo kaj Marakeŝo, anstataŭ reveni al la lando.

Juan Goytisolo, aŭtoro de En los reinos de taifa.

La libro estas rakonta memoraro pri la propra vivo de la verkisto. Parto el tiu materialo jam estis aperinta literaturigita en kelkaj el liaj antaŭaj romanoj kaj ĉefe en Señas de identidad kaj Reivindicación del conde don Julián, kion li ofte mencias en la verko. La strukturo konsistas en sep numeritaj kaj titolitaj ĉapitroj, kio diferencas tiun verkon de alia tre simila verko de Goytisolo nome Coto vedado, kiu estas iel la unua parto de la memoraĵoj de la aŭtoro, tio estas infanaĝo kaj juneco, dum En tajforegnoj estus rakontaro pri la epoko de maturiĝo kaj fokuse precipe al la aspektoj de verkoprofesio, maldekstra ideologio kaj samsekseca tendenco, nome tri faktoroj kiuj aperis jam en la alia menciita memorverko, sed en tiu ĉi ili disvolviĝas pli amplekse kaj klare.

EnhavoRedakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • Ĉapitro I.- El ladrón de energías (La ŝtelisto de energioj).- En Parizo nefruktodonaj kontaktoj kun kontraŭfrankismaj intelektuloj. Iela apartiĝo de komunismo. Kvereloj de verkistoj kaj politikistoj. Altiro al malriĉa areo kiel Almerio kaj problemoj pri lia verko Campos de Níjar kun etoso tie. Malsukcesa striko en Hispanio. Aresto de la frato Luis kaj aliaj. Protestokampanjo. Lia liberigo. Konstantaj atakoj de la defendantoj de la diktaturo, ekzemple per rabado de filmo de J.G., aŭ ĉikanado fare de la polica civilgvardio. Esplorado en Albacete. Fizika altiro al la luktantoj por Alĝerio. Apogo al Kubo dum la krizo de la misiloj. Alproksimiĝo al la duopo Claudín-Semprún kaj aliaj komunistoj literaturemaj. Analizo de aktualeco de Hispanio kaj artikolo de J.G. Claudín kaj Semprún estis akuzita pro tio.
  • Ĉapitro II.- Las chinelas de Empédocles (La pantofloj de Empedoklo).- En Parizo deziro malvanti kaj bonaj kaj malbonaj rilatoj inter verkistoj kaj kun tre diversaj el ili: Albert Camus, Raymond Queneau, Ernest Hemingway, Evtushenko ktp. Akcepto en Francio de hispanaj verkistoj, ĉefe pere de Gallimard kiel Camilo José Cela, Fernando Arrabal ktp. Laciĝo de J.G. el tia etoso, kaj malproksimiĝo (foriro al sudo, nome Saint-Tropez kun Monique).
  • Ĉapitro III.- El territorio del poeta (La teritorio de la poeto).- Pri Jean Genet, lia eksterordinara karaktero kaj vivmaniero sorĉas J.G.
  • Ĉapitro IV.- El gato negro de la rue de Bièvre (La nigra kato de la rue de Bièvre).- Malkonsento de hispanamerikaj verkistoj pri Kubo ĉe la grupo de gazeto Libres. Julio Cortázar premas por ke Guillermo Cabrera Infante ne estu en la grupo. Aresto de Padilla kaj tutmonda polemiko inter maldekstraj intelektuloj. Iompostioma subpremado kaj monopoliigo de la kuba revolucio.
  • Ĉapitro V.- Monique.- Ekkunvivado kun Monique kaj deziro ne havi filon. La hispana servistino Vincenta zorgis pri Carole, filino de Monique. Kontakto kun hispanaj migrintoj; kaj kun "frenezaj" samseksemuloj. Nuancoj pri la rilatoj kun Monique el liberemo al ĵaluzo, el samseksemo al monogamio. Malfacila ekagnosko de samseksemo, malfacila alproksimiĝo al Monique. Unuaj samseksaj rilatoj kun masonisto Mohamed kaj altiro al lia kulturo. Translokiĝo al Saint-Tropez kaj stabileco. Sed ankoraŭ altiro al viroj. Konfesletero al Monique kaj ia klarigo de la situacio.
  • Ĉapitro VI.- La máquina del tiempo (La tempomaŝino).- Veturado en Sovetunion. Trudoj al verkado tie. Hotelo en Moskvo, restoracioj, vodko en la popolo, kiu estas iom krudmaniera kaj kaj neprogresinta, trsta. Urboj Vladimiro, Leningrado. Koincido kun Jean Paul Sartre, Luis Miguel Dominguín. En Uzbekio pli da kontenteco, sed sufero pro ĉiĉeronoj. En Krimeo ioma malplaĉo de gastigado ĉe verkistoj.
  • Ĉapitro VII.- No es moro todo lo que reluce (Ne estas maŭro ĉio kio brilas)[1].- Setliĝo en Tanĝero. Amiko por akompano, drinkado, fumado kaj sekso: el agrabla rilato al ŝtorma epizodo de ebria kverelo. El Tanĝero meditado pri la ekspatriigo, pri Hispanio.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.

NotojRedakti

  1. Parodia aludo al hispanlingva proverbo No es oro todo lo que reluce (Ne estas oro ĉio kio brilas).