En uniformo, origine hungare Bakaruhában apartenas al la plej bonaj nigra-blankaj filmoj en Hungario. En 1966 oni aprezis ĝin, kiel unu el la plej bonaj 12 hungaraj filmoj.

En uniformo
filmo
Originala titolo Bakaruhában
Produktadlando  Hungario
Originala lingvo hungara
Kina aperdato 1957
Daŭro 92 minutoj
Kameraado Jean Badal
Reĝisoro(j) Imre Fehér
Scenaro Miklós Hubay
Laŭ la verko de romano de Sándor Hunyady
Muziko de Tibor Polgár
Produktinta firmao Mafilm
IMDb
vdr

Rolantoj redakti

Historio redakti

La historio okazas antaŭ la 1-a mondmilito. Ĵurnalisto en sia libertempo amindumas al fraŭlino, ankaŭ kartludas kaj ŝakludas. Nur la dimanĉo estas escepto, laŭ la kutimo li devas iri al la kazerno, kiel soldato, sed ankaŭ tie li ĵurnaladas en soldata uniformo. Foje okazas, ke dimanĉe konatiĝas kun servistino, al kiu li mensogas, ke li estas simpla kamparano, se finiĝos la soldatservo. Ili ekamas unu la alian, sed la ĵurnalisto ne havas kuraĝon konfesi, ke li estas riĉa ĵurnalisto. Beleco kaj pureco de la servistino baras la konfeson.

Foje labortage la ĵurnalisto ricevas inviton de geedza paro, kies filinon li amindumas. Dum babilado la edzo petas manĝon kaj la servistino aperas: ŝi tuj rekonas la "soldaton" kaj ekkomprenas ties trompon. Ŝi tuj maldungiĝas, kion la geedza paro tute ne komprenas, ja ili alte taksis ŝian diligentecon. La ĵurnalisto nur rigardas daŭre la teleron...

Filmohistorio redakti

Post la sukcesa prezentado Iván Darvas estis kondamnita je malliberejo pro "rolo" en la Hungara revolucio de 1956, tial ankaŭ la filmo estis malpermesita. Post jaroj la filmo denove estis prezentita kun sukcesoj.

Fontoj redakti