Enantiomero (aŭ spegulizomero, stereosizomero) estas tiu materialparo, objektoparo, kies anoj estas (enantiomorfaj) spegulbildoj unu al la alia; t.e. ili ne iĝas samaj eĉ post ia ajn turnado en la spaco (kiel la dekstra kaj maldekstra mano).

Tiu objekto, kiu havas simetrian ebenon, ne povas esti enantiomorfa, ĉar la objekto kaj la spegulbildo estas samaj. La enantiomorfaj molekuloj (kiel enantiomeroj) ekz. ĉe la laktoacidoj havas saman kemiajn proprecojn, se ili reagas kun aliaj nesimetriaj molekuloj aŭ kontaktas polarizitan lumon.

Enantiomeroj gravas ankaŭ en kristaloj.

Kiam oni havis problemojn pri talidomido (Contergan-skandalo) , tio estis ĉar oni uzis la malkorektan enantiomeron en Contergan. Unu enantiomero estas komplete sekura, la alia kaŭzis genajn damaĝojn de naskiĝontoj. Oni tro malfrue rimarkis la diferencon inter efikoj de la du enantiomeroj.

Vidu ankaŭ redakti