Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana
Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana kun speciala elmontro de la Zamenhof-a lingvo-uzo de Eugen Wüster estas granda vortaro Esperanta-Germana, kiu plej detale, fidinde kaj science elmontras la Zamenhofan lingvo-uzon kaj tiuaspekte ĝis hodiaŭ ne estas superita. En presita formo ĝi aperis nur ĝis vortparto «kor», eldonita en 1929.
Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana | ||
---|---|---|
![]() | ||
Aŭtoro | Eugen Wüster | |
Eldonjaro | 1923 | |
Urbo | Lepsiko | |
Eldoninto | Ferdinand Hirt & Sohn | |
Ekesto kaj sorto Redakti
La vortaron Enciklopedia Vortaro Esperanto-Germana kerne kreis la tiam 20 ĝis 22-jara studento Eugen Wüster, la posta fondinto de moderna terminologio, inter somero 1918 kaj 1920. Ĝis 2008 ĝi ne estas publikigita komplete en libroformo. La unuaj kvar liver-partoj, literoj A-Kor (576 paĝoj plus 66 paĝoj da enkonduko) aperis en 1923, 1925, 1926 kaj 1929 ĉe la eldonejo Ferdinand Hirt & Sohn en Lepsiko en abunda, profesia pres-aranĝo. Ilin oni daŭre povas akiri por simbola prezo, ekzemple ĉe la libroservo de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo.
Pri la 5-a liver-parto oni laboris ĝis 1932; ĝi tamen ne plu estis presata. Malrapida vendo, ek de 1933 premoj kontraŭ la juda eldonisto fare de la nacional-socialista reĝimo, la turno de Wüster al aliaj temoj kaj aliaj kialoj estis la precipaj kaŭzoj, ke la vortaro ne estis kompletigita. La manuskripto de la ne publikigitaj partoj 5 ĝis 7, 2 161 paĝoj en formato A4, hodiaŭ troviĝas en la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (IEMW), departemento de la Aŭstruja Nacia Biblioteko (ANB, germane ÖNB). Sekurig- kaj esplor-cele ĝi publikigis mikrofiĉan eldonon de tiuj partoj en 1994 kun detala kritika enkonduko de Detlev Blanke. Ĉar oni ĉiam bezonas legilon, la alireblo al la Enciklopedia Vortaro tamen restas barita por multaj interesatoj.
La iama kunlaborinto de Wüster, Hans-Joachim Plehn, komencis klavi la kvinan liver-parton surbaze de la manuskripto per tajpilo en grafike forte simpligita formo. Post lia morto Wera Blanke finis la transskribon ĝis la enskribo-titolo «luzul-o». La tiposkripto ĝis fino de litero L ankaŭ troveblas sur la mikrofiĉa[klarigu] eldono de 1994. Paperan kopion (114 paĝoj, en formato A5) oni povas akiri de IEMW en Vieno.
Vilhelmo Lutermano transskribis de 1996 ĝis 1998 la literojn M, N kaj O de la manuskripto per komputilo, Bernhard Pabst la parton P – peano.
Recenzoj Redakti
|
Bibliografio Redakti
- Detlev Blanke: «La ‹Enciklopedia Vortaro› de Eugen Wüster», en La stato kaj estonteco de la internacia lingvo Esperanto, Praha 1995, p. 41 – 56.
- Detlev Blanke: La enciklopedia vortaro de Eugen Wüster, en Literatura Foiro, februaro 1998, p. 21 – 31.
- Hans Joachim Plehn: Biografio de duona vortaro – aŭ kial Esperantujo perdis sian gvidantan esperantologon (prelego farita kadre de la Internacia Kongresa Universitato de la 68-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Budapeŝto en 1983, koncizigita por la preso kaj kompletigita per fonto-aparato). Saarbrücken: Iltis 1985, 10 p.
Eksteraj ligiloj Redakti
- Artikoloj pri la Enciklopedia Vortaro en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA) – serĉu je «Enciklopedia Vortaro» en ĉiuj kampoj
- Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana en Enciklopedio de Esperanto
- Katalogo de Biblioteko Hippolyte Sebert
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo "Erfgoedbib" en LibraryThing