ADY Endre (rumana nomo: Ady Endre) (naskiĝis la 22-an de novembro 1877 en komunumo Érmindszent, hodiaŭ Adyfalva en la provinco Satu Mare en Rumanio, kaj mortis en Budapeŝto la 27-an de januaro 1919) estis unu el la plej grandaj hungaraj poetoj, kaj la pli aĝa frato de Lajos Ady.

Endre Ady
Persona informo
Ady Endre
Naskonomo diósadi Ady András Endre
Naskiĝo 22-an de novembro 1877 (1877-11-22)
en Ady Endre, Departemento Sălaj
Morto 27-an de januaro 1919 (1919-01-27) (41-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per Hispana griposifiliso vd
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Q13389335Universitato Eötvös Loránd • Calvinist College in Zilah vd
Familio
Gefratoj Lajos Ady vd
Edz(in)o Berta Boncza vd
Parencoj Mariska Ady vd
Profesio
Alia nomo Ida vd
Okupo poeto • ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Kovrilpaĝo de Endre Ady: La Morto de la Ĉielarko; Budapeŝto, 1977, Hungara Esperanto-Asocio

Li studis juron kaj laboris kiel ĵurnalisto, kaj estis la unua poeto, kiu aplikis simbolismon en la hungaran poezion. Liaj poemoj traktas amon, la hungarismon dividitan inter oriento kaj okcidento, la rilaton de homo al sia dio, la kultadon de la narcisisma egoo, kaj la proksimecon de la fino kaj la malkapablo fari ion ajn pri tio neevitebla. Ady jam estis en sia vivo unu el la plej respektataj hungaraj poetoj, sed ankaŭ estis kalumniita kiel malmorala poeto. La emo al memdetruo alportis lin al diboĉa vivo, drinkemo kaj malsano. Li mortis juna, en 1919 en Budapeŝto, pro sifiliso[1].[2]

En Esperanto aperis redakti

Ĉe Tibisko-bordo ; La animoj lazitaj ; Konservi vin... ; Batalo kun la Grandsinjoro ; Plori, plori, plori ; Antaŭ Princo Silent' ; Alflugis la pavo... ; Neĝmontoj kaj Riviero ; Kanto de hungara jakobeno; La stelo de steloj ; Post maja pluvego ; Rememoro pri nokto somera ; Admono al la gardantoj ; Kanto kronika en 1918 ; Morto de la naciismo ; Hungara problemo / Trad. Rados Péter András, Kálmán Kalocsay, Ferenc Szilágyi, Imre Baranyai, Vilmos Benczik. – En: Hungara Antologio ; p.153 - 164

Endre Ady 1877-1919 / [tr.: P. Rados; K. Kalocsay; M. Fejes; I. Baranyai]. – Budapest: Instituto por Kulturaj Interrilatoj ; Hungara Esperanto-Asocio, 1977. – 39 p. ISBN 963-571-025-7

La Morto de la Ĉielarko : elektitaj poemoj kaj artikoloj. – Budapest: Hungara Esperanto-Asocio, 1977. – 87 p. (Libroserio 2)
ISBN 9635710281

Citaĵo redakti

 

"Mi volas plu havi vin – tial mi elektas por gardi vin la plibeligan malproksimon." (Citita de Ferenc Szilágyi en Tiel Okazis aŭ Mistero Minora, p. 34 de la eldono de Kopenhago 1958)

Framasono redakti

Li ekmembriĝis al framasona asocio en 1912 kaj estis membro dum 7 jaroj. Li vizitis kunsidojn nur 4-foje en tiu periodo, unufoje pro la ekmembriĝo kaj dufoje pro la pago de la membrokotizo. Do li fakte neniam estis vera framasonisto.

Verkoj redakti

  • Junio ​​1889 Debrecen Versek - Poemoj
  • 1903 Oradea Még egyszer (denove)
  • Februaro 1906 Új versek - Novaj kantoj
  • 1907 Vér és arany - sango kaj oro
  • 1908 Az Illés szekerén - En la Ĉaro de Elija
  • 1909 Szeretném, ha szeretnének - Ami, mi pledas
  • 1910 Verso Minden-Titkok - (Kantoj de Sekretoj)
  • 1912 A menekülő Élet - La pasema vivo Margita
  • 1912 Margita élni akar - Margita volas vivi
  • 1913 A Magunk szerelme - Amu nin mem
  • 1914 Ki látott engem? - Kiu vidis min?
  • 1918 A halottak élén - ĉe la kapo de la mortinto
  • 1923 Az utolsó hajók - La lastaj ŝipoj

Referencoj redakti

  1. Robert Reid. (2007). Romania and Moldova. Lonely Planet Publications. p.224. ISBN 978-1741044782
  2. Ahmet Ersoy, Maciej Górny, Vangelis Kechriotis. (2010). Modernism: Representations of National Culture, Discourses of Collective Identity in Central and Southeast Europe, Vol. 3/2. Central European University Press. p.274. ISBN 978-9637326646

Eksteraj ligiloj redakti

 
La eksa kafejo EMKE, preferata loko de Ady en Nagyvárad