Endre Balázs

usona biokemiisto

Endre BALÁZS [balAĵ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balázs Endre estis hungardevena-usonana biokemiisto, profesoro, membro (ekstera (2010)) de Hungara Scienca Akademio. Li estis konata en Usono kiel Endre Alexander Balazs. Li dediĉis sep jardekojn al esplorado de la terapia potencialo de hialurona acido.

Endre Balázs
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1920 (1920-01-10)
en Budapeŝto
Morto 29-an de aŭgusto 2015 (2015-08-29) (95-jaraĝa)
en Saint-Tropez
Ŝtataneco Usono
Alma mater András Fáy High School • Universitato Eötvös Loránd
Familio
Infano André Balazs
Okupo
Okupo biokemiisto
vdr

Endre Balázs [1] naskiĝis la 10-an de januaro 1920 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de aŭgusto 2015 en Francio en Saint-Tropez.

Biografio redakti

Endre Balázs frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1942. Jam dum la studentaj jaroj li aliĝis al esploraj laboroj de Tivadar Huzella. Post siaj studoj li laboris en muzeo, sed li ankaŭ esploris en la universitato. Inter 1947 kaj 1950 li esploris en Svedio en la Karolinska Institutet, poste li migris al Usono. En 1951 en Bostono li partoprenis en fondo de nova instituto, krome li instruis en Harvardo ĝis 1975. En 1968 li establis propran laborejon, kie li esploris precipe la okulojn kaj artikojn. Inter 1975 kaj 1985 li esploris en Universitato Kolumbio, krome li laboris en sia laborejo. Li pensiuliĝis unua en 1985, duafoje en 2000. Lia "hialurona acido" signife helpis la kuracadon en la okuloj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Demonstration of argyrophil fibres in plant tissue (1939)
  • Az izületi nedv képződése (1943)
  • Effect of sulfomucopolysaccharides on growth of tumor tissue (1949)
  • Studies on the structure of the vitreous body, I. The absorption of ultraviolet light (1954)
  • Amino sugar-containing macromolecules in the tissues of the eye and the ear (1965)
  • The physical properties of synovial fluid and the special role of hyaluronic acid (1974)
  • Nomenclature of hyaluronic acid (1986) - kun iu alia
  • The role of hyaluronan in inflammation control (1997) - kun iu alia
  • Introductory remarks (2009)

Fontoj redakti