Endre Gyula Latabár

hungara aktoro

Endre Gyula Latabár [djula], aŭ Endre Latabár (pli juna), laŭ hungarlingve kutima nomordo Latabár Endre Gyula estis hungara aktoro.

Endre Gyula Latabár
Persona informo
Naskiĝo la  2-an de januaro 1872(nun 1872-01-02)
en Hungario Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 18-an de majo 1901
en Hungario Újpest (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Endre Gyula Latabár[1] naskiĝis la 2-an de januaro 1872 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 18-an de majo 1901 en Újpest (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio redakti

Endre Gyula Latabár akiris aktoran diplomon en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo en 1890. Li komencis sian aktoran karieron en teatra kompanio de Antal Bokody en Nagysurány. Post monatoj li estis membro de teatra trupo de Károly Somogyi en Győr. Liaj pli gravaj teatraj stacioj aŭ kompanioj estis Sopron (1891), Pécs (1892), Lajos Makó (1894–1899), Iván Relle (1899). Lastfoje li estis prizorganto en teatro de Nagyvárad. Li frue mortis pro meningito. Li edziĝis en 1896, lia edzino naskis filon en 1898.

Liaj teatraj roloj (elekto) redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti