Endre Krolopp, laŭ hungarlingve kutima nomordo Krolopp Endre estis hungara moluskisto, paleontologo, altlerneja instruisto.

Endre Krolopp
Persona informo
Naskiĝo la  18-an de aŭgusto 1935(nun 1935-08-18)
en Ĉeĥoslovakio Bratislavo (Ĉeĥoslovakio)
Morto la 18-an de marto 2010
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo malakologo • zoologo
vdr

Endre Krolopp[1] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1935 en Bratislavo (Ĉeĥoslovakio), li mortis la 18-an de marto 2010 en Budapeŝto (Hungario).

Biografio redakti

Endre Krolopp apartenis al la hungara minoritato de Ĉeĥoslovakio. La plena familio translokiĝis al Budapeŝto en 1939, kie li maturiĝis en 1953. Li akiris pedagogian diplomon pri kemio kaj biologio en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1957. Li partoprenis en la muzeaj laboroj sub Lajos Soós kaj paleontologiaj esploroj. Post la diplomo li estis jaron stipendia praktikanto en Geologia Muzeo (Budapeŝto), poste li ne ricevis statuson, tial li laboris en aliaj lokoj inter 1958–1962. En 1961 li doktoriĝis en la universitato. En la sekva jaro li revenis al la geologia muzeo, kie li laboris ĝismorte. Li kandidatiĝis en 1984, doktoriĝis en 2004 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis titulara docento en Scienca Universitato Attila József, sed li instruis pli malofte en Universitato de Debrecen kaj Universitato Loránd Eötvös. Li ricevis unufoje premion.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A Budai-hegység csigafaunájának kialakulása (1958)
  • A Buda környéki alsó-pleisztocén mésziszapok Mollusca faunájának állatföldrajzi és ökológiai vizsgálata (disertaĵo, 1961)
  • Das erste pleistozäne Vorkommen von Helicigona banatica Rm.(Gastropoda) in Ungarn und dessen zoogeographische Bedeutung (1964)
  • Helicella obvia (Hartmann 1840) a magyarországi pleisztocénbõl (1975)
  • A magyarországi pleisztocén képzõdmények tagolása Mollusca fauna alapján (disertaĵo, 1984)
  • Csigák, kagylók (libro, 1985)
  • Jégkorszaki csigák (1996)
  • A basaharci téglagyári löszfeltárás Mollusca-faunája (kunaŭtoro, 2006)
  • Pleisztocén Molluscafaunánk taxonómiai, faunisztikai, rétegtani és paleoökológiai értékelése (disertaĵo, 2004)

Fontoj redakti

Referencoj redakti