MANN Endre (man) estis hungara ĵurnalisto, tradukisto, redaktoro naskita en Temeŝvaro la 1-an de novembro 1900 kaj mortinta en Bukareŝto, la 7-an de aprilo 1964. Li estis la patro de poeto Erik Majtényi.

Kariero redakti

Endre Mann estis kunlaborinto de Friss Újság kaj sportgazetoj en Temeŝvaro. Poste 1945 li estis anoncisto de hungara elsendo de la rumana radio de Bukareŝto, de 1946 redaktoro de la Szakszervezeti Élet, de 1950 de Hivatalos Közlöny en hungara lingvo.

Libro redakti

  • Sütemények és édességek, kuiristlibro en du eldonoj, 1962.

Fonto redakti