SZEBENYI Endre (sebenji) estis hungara advokato, ŝtatsekretario pri la internaj aferoj de Hungario naskiĝinta en Nagylak en 1912 kaj mortinta en Budapeŝto la 26-an de oktobro 1949.

Kariero redakti

Szebenyi havigis jurdoktortitolon en Budapeŝto kaj post advokata ekzameno li malfermis advokatan oficejon en Budapeŝto. Li estis defendadvokato de socialistoj kaj komunistoj, en 1943 laborservulo. En 1945 li iĝis komunista partiano, laboris ĉe la polico. Pli poste en la ministerio pri internaj aferoj kaj estis anstataŭanto de László Rajk, ŝtasekretario. En 1949 laŭ malveraj akuzoj oni arestis lin kaj kondamnis kaj ekzekutis. En 1956 rehonorigis lin.

Fonto redakti