Endre Zsasskovszky

Endre Zsasskovszky [ĵaskovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zsasskovszky Endre estis hungara komponisto, orgenisto, instruisto. Lia frato estis Ferenc Zsasskovszky.

Endre Zsasskovszky
Endre Zsasskovszky
Endre Zsasskovszky
Persona informo
Naskiĝo la  21-an de januaro 1824(nun 1824-01-21)
en Hungario Alsókubin (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 15-an de majo 1882
en Hungario Eger (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Ferenc Zsasskovszky
Okupo
Okupo komponistoorgenisto
vdr

Endre Zsasskovszky [1] naskiĝis la 21-an de januaro 1824 en Alsókubin (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Dolný Kubín en Slovakio), li mortis la 15-an de majo 1882 en Eger (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio redakti

Endre Zsasskovszky komence ricevis muziklecionojn de la patro, kiu estis katolika kantoro. La juna Endre frekventis gimnaziojn en pluraj urboj, poste li akiris juran diplomon en liceo de Eger. Jam dum la studentaj jaroj en 1845 li aliĝis al orkestro de Baziliko de Eger, post 5 jaroj li estis nomumita orgenisto samloke. En la lernojaro 1851 li studis orgenadon de de:Carl Franz Pitsch en Prago. Hejmenveninta ĝismorte li estis eklezia muzikisto de Eger (li ankaŭ instruis). Li komponadis kune kun sia frato.

Liaj verkoj (plej ofte kun Ferenc Zsasskovszky) redakti

  • Manuale musico-liturgicum. Eger, 1853.
  • Katholiikus egyházi énektár Eger, 1854, 1864, 1900.
  • Nászzengemény.... Máriássy Gábor úrnak első szent áldozata buszonötödik évnapjára. Eger, 1855.
  • Cantica sacra. Eger; 1859.
  • Énekkönyv. Eger, 1859, 1906.
  • Egri énekkáté, vagyis az ének elemei kérdések és feleletekben. Eger, 1860, en 1903 la 13-a eldono
  • Karénekes kézikönyv (2-a eldono: 1876).
  • Szent koszorú imák és énekekből fűzve Eger, (en 1903 la 8-a eldono).
  • Orgonaiskola, Eger, 1865.
  • Egri dalnok Eger, 1869.
  • Kis lantos Eger, sen eldonjaro.
  • Harmonia: 1. füzet. Eger, 1870, 1880.
  • Palesztrina. Eger, 1876.
  • Egyházi ének a pápáért. Eger, 1877.
  • A gyakorlati orgonász. Eger, 1880.
  • Temetőkönyv (Funerale). Eger, 1880.

Fontoj redakti

Referencoj redakti