Enfermitecoenfermiteca sindromo estas medicina sindromo de paralizo de preskaŭ ĉiuj libervolaj muskoloj en la korpo krom tiuj de la okuloj.

La paciento, kvankam konscia kaj kapabla je percepto, ne povas esprimi sin lingve aŭ per movoj. La ebleco interkomuniki reduktiĝas al moviĝo de la okuloj. La aŭdkapablo ne estas trafita, do la paciento povas respondi per okulmovo al jes/ne-demandoj. Se ankaŭ la okulmuskoloj estas paralizitaj („kompleta enfermiteco“), bezonatas cerbo-komputilo-interfacon (ekzemple Dasher) por provizi la pacienton per ioma interkomunikiĝo.[1][2] Ankaŭ tiuj, kiuj povas movigi siajn okulojn, povas uzis tiujn interfacojn.[3]

Kaŭzo de enfermiteca sindromo plej ofte estas lezo en la cerba ponto kaŭzita per apopleksiotrombozo en tiu tre baza cerba strukturo. Ankaŭ la superdozo de iuj medikamentoj povas okazi enfermitecon. Malfacilas klare distingi enfermitecon disde paraplegioj kun konsciperdo. La vertikala okulmoviĝo restas ebla, ĉar ties cerba centro situas ne en, sed super la cerba ponto - kontraŭe al la horizontala, kies kontrolcentro situas en la cerba ponto. Iuj povas movigi ankaŭ iliajn aliajn faciajn muskolojn.

La flegado de enfermitoj ne facilas. Necesas traktado per fizioterapio kaj psikoterapio kaj daŭra subteno al restarigo de memstareco. Kutime la paciento ne povas gluti kaj estas bezonata nutrado per tubo. Se la enfermito povas mem spiri, li ne povas kunordigi la spiradon kaj la eldonadon de la voĉojn; tiu okazas, ke la parolpovo perdas, eĉ se la voĉkordoj restis intaktaj.[4] Logoterapio ofte sukcese povas restarigi la kapablon gluti kaj paroli. En kelkaj kazoj la paciento eĉ sukcesas relerni la iradon kun helpo de rulapogilo. La elektra stimulado de muskuloj kaj nervoj povas helpi la movadon.[5] La terapio ne estas unueca.

Unuavide enfermitoj similas al komatuloj, ambaŭ kuŝas senmove kaj senemocie. Sed enfermitoj perceptas kaj konscias kiel sanuloj, nur ne povas esprimi sin, dum komatuloj neniel rimarkas sian ĉirkaŭon.

Grandan publikan atenton pri enfermiteco atingis la filmbiografio „Skafandro kaj papilio“ (2007, reĝisoro Julian Schnabel), kiu temis pri la enfermiteca sindromo laŭ la sorto de Jean-Dominique Bauby. Tiu franca ĵurnalisto mem suferis tian apopleksion kaj trovis sin enfermita. Poste kun helpo de sia logoterapiistino li okule diktis sian samtitolan aŭtobiografian verkon.

90% de la enfermitoj vivas ne pli ol 4 monatojn post la traŭmo, aliaj vivas en tiu stato multajn jarojn.[6]

Fontoj redakti

  1. Parker, I., "Reading Minds," The New Yorker, January 20, 2003, 52-63
  2. Turning Thoughts into Words Arkivigite je 2009-10-20 per la retarkivo Wayback Machine By Chris Berdik, Research at Boston University 2008 magazine (reprinted in BU Today), October 15, 2008.
  3. Dasher[rompita ligilo]
  4. (2006) “Use of safe-laser access technology to increase head movements in persons with severe motor impairments: a series of case reports”, Augmentative and Alternative Communication 22, p. 222–229. 
  5. NINDS. Arkivita el la originalo je 2011-12-08. Alirita 2014-03-08.
  6. The Unspeakable Odyssey of the Motionless Boy by Joshua Foer, Esquire Magazine, October 2, 2008.