Engelberto la 2-a de Mark

Engelberto la 2-a de Mark (mortinta la 18-an de julio 1328) estis grafo de Mark kaj per geedziĝo grafo de Aremberg.

Engelberto la 2-a de Mark
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1275 (1275-01-01)
Morto 18-an de julio 1328 (1328-07-18) (53-jaraĝa)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Dinastio Mark vd
Patro Eberhardo la 1-a de Mark vd
Patrino Irmengarde van Limburg-Berg vd
Gefratoj Adolf van der Mark • Konrad von the Mark vd
Edz(in)o Matilda von Arenberg vd
Infanoj Adolfo la 2-a de Mark • Engelbert III of the Marck, Archbishop of Cologne • Eberhardo la 1-a de Mark-Arenberg • Mechtild von der Mark • Katarina von der Mark • Richardis von der Mark • Irmengarde von der Mark • Margareta von der Mark vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Familio redakti

Li estis filo kaj heredanto de Grafo Eberhardo la 2-a. La 25-an de januaro 1299 li geedziĝis kun Meĥtilda de Aremberg (mortinta la 18-an de marto 1328), filino de Johano de Aremberg kaj Katarina de Jülich. Heredanto de Graflando Mark fariĝis la filo Adolfo. La Arenberga posedo iris al la filo Eberhardo.

Vivo redakti

En 1299 Engelberto heredis Graflandon Arenberg (ankaŭ nomata Aremberg) de sia bopatro, kies linio 1299 en la vira gento estis estingiĝinta. Ekde 1308 li estis ankaŭ posteulo de sia patro kiel grafo de Mark kaj daŭrigis ties politikon. La plutenado de la marka potenco povis sukcesi tamen nur en konflikto kun la kolonja ĉefepiskopo Henriko la 2-a de Virneburg, kiu ankaŭ regis la najbaran duklandon Vestfalio, same kiel kun Episkopo Ludoviko la 2-a de Monastero. Tiu ĉi estis malliberigata en 1323 fare de la grafo kaj liberigata nur post pago de alta elaĉeta mono. Lige kun la tumultoj dum la tronkverelo inter Frederiko de Habsburgo kaj Ludoviko de Bavarujo Engelberto pretertempe alianciĝis kun la kolonja ĉefepiskopo, kiu subtenis Frederikon. Mallongan tempon poste la grafo tamen transpaŝis sur la flankon de la bavaro. Li enigis la ĉefepiskopon post tio tiel en premegon, ke tiu ĉi devis peti bartalhalton.

Grafo Engelberto la 2-a validas kiel antaŭeniganto de la evoluo de Bochum. Male al simpliga prezentaĵo li tamen ne donis la urbajn privilegiojn. La 8-an de junio 1321 li konfirmis sur Kastelo Blankenstein nur faktajn statojn sur la kampo de la kompetencoj de ŝoltisoj. Per heredodispartigo lia unuenaskinta filo Adolfo la 2-a de Mark fariĝis posteulo en Mark, en Arenberg tamen heredis lia dua filo Eberhardo la 1-a de Mark-Arenberg. Tiu ĉi fondis la linion Mark-Arenberg estingiĝinta en 1541 je la vira gento, kiu ekde tiam prezentis la grafojn de Mark je Arenberg.

Literaturo redakti