Engelsburg (Erfurto)

(Alidirektita el Engelsburg (Erfurt))

La Engelsburg (laŭvorte Kastelo de Sankta Anĝelo - eble por esprimi senton de fortika remparo ebliganta liberan interŝangon de pensoj?) estas historia humanisma loko en Erfurto.

Flanka parto de la Engelsburg, foto historia.
Porstudenta vendejo ĉe la Engelsburg.

Erfurto kaj humanismo redakti

Estis konsiderata Erfurto centro de humanismo aliflanke de la Alpoj. La iama Latina kvartalo evoluis ek de la 14-a jarcento paralele al la komerctrafika arterio Via Regia. Tio videblas per la situo de la Michaelis-strato kun la iama universitato, flanke al la diversaj kolegietoj kiel ekzemple la Georga Kolegieto kaj la renkontiĝloko de scienculoj nomita Kastelo de Sankta Anĝelo. Ĝi situas inter la preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj kaj Waage-strateto kun la pli ol 900 jaraĝa Malnova sinagogo. Tie ĉi probable estis verkitaj la Epistolae obscurorum virorum.

La komplekso arkitektura redakti

Georgo Sturz, estis posedanto de la loko, universitata rektoro kaj mecenato de la humanistoj. La loko gastigis i.a. la humanistojn Euricius Cordus, Justus Jonas, Mutianus Rufus kaj Eobanus Hessus. En la 18-a jarcento transformiĝis la konstruaĵoj en tabakfabrikon funkciontan ĝis 1936. Plano establi historian gastejon sur la neglektika areo ne realiĝis pro la milito. En 1952 la ĉefa konstruaĵo eĉ malkonstruiĝis. Je la fino de la 1960-aj jaroj komenciĝis renovigo, malkovro de la trabfakaĵoj kaj transformigo de la kelo en porstudentan klubejon. Post la germana Reunuiĝo de 1990 la ensemblo iĝis kultureventa loko. Krome troviĝas sur la areo eta studenta hejmo, familiara kafejo, internacia porstudenta informadocentro kaj hejmeca bierĝardeno. En la 16-a de oktobro 1998 estis remalfermiĝinta la porstudenta klubo.

Eksteraj ligiloj redakti