Enikő Sereghyné Zengő
Enikő Sereghyné Zengő [enikO ŝereginE zengO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Sereghyné Zengő Enikő, estis hungara lingvoinstruisto, esperantisto, estrarano de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj. Ŝia origina nomo estis Enikő Zengő.
Enikő Sereghyné Zengő | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de januaro 1955 en nekonata valoro |
Morto | 5-an de majo 2018 (63-jaraĝa) en Nyíregyháza |
Lingvoj | hungara • Esperanto • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | esperantisto universitata instruisto instruisto |
Enikő Sereghyné Zengő[1] naskiĝis la 15-an de januaro 1955 , ŝi mortis la 5-an de majo 2018 en Nyíregyháza.
Biografio
redaktiEnikő Sereghyné Zengő lernis en Nagykálló, dum ŝi esperantiĝis en 1980, poste ŝi akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1989. Dum la studentaj jaroj ŝi edziniĝis kaj naskis trifoje. Post la diplomo ŝi instruis la germanan lingvon, ankaŭ Esperanton. Iom poste ŝi finis pluperfektigan kurson por ekzamenantoj en Budapeŝto kaj ŝi ricevis permeson ekzameni en la Ŝtata Fremdlingva Ekzamena komisiono. Baldaŭ ŝi instruis Esperanton en Pedagogia Altlernejo Comenio kaj en Universitato de Nyíregyháza, krome ekde 2008 ŝi estis aktiva en laboroj de la Hungaria Esperanto-Asocio, se ne paroli pri partoprenoj en Universalaj Kongresoj de Esperanto.