Malfermi la ĉefan menuon
Manifestacio en Germanio. Legeblas: «Akceptado por ĉiuj».

La Enmigrado en la Eŭropan Union suferis gravan ŝanĝon en la lastaj ses jardekoj...[1]Kelkaj landoj kiuj kunformas tiun organizon pasis en malmultaj de generacioj de esti socioj kun altaj naskiĝ-indicoj kiuj vivis procezon de interna migrado konstanta al vidi reduktita lian naskiĝ-indicon pasante al esti socioj ricevantaj de elekstere enmigrado.

Celebro de la tago de Turkio ĉe la Pordo de Brandenburgo.

HistorioRedakti

Dum la unua duono de la 20a jarcento migrado estis konstanta kaj ofte ĉefe en Okcidenta Exuropo kaj ĉefe post militoj. Dum la 1950-aj jaroj kaj ĉefe dum la 1960-aj jaroj la plej disvolvigantaj landoj de Okcidenta Eŭropo, ĉefe Francio kaj Germanio, akceptis milojn de laboristoj devenaj el sudaj landoj: Italio, Hispanio, Portugalio, sed ankaŭ Grekio kaj Turkio (al Germanio) kaj el Norda Afriko (al Francio). Tio ĉesis fine de la 1970-aj jaroj post diversaj ekonomiaj krizoj en la landoj akceptintaj.

Ĉefe el la 1990-aj jaroj komencis novaj tajdoj de enmigrado en la Eŭropan Union, nun devenas de landoj kiuj dekomence ne estis membroj. Post la falo de la Orienta bloko, loĝantoj de Pollando, Rumanio, Bulgario kaj aliaj tieaj landoj elmigris okcidenten. Same Italio pro ties situo en la centro de la Mediteraneo allogis nordafrikanojn, albanojn, eksjugoslavoj ktp. Samtempe la kontraŭleĝa enmigrado pere de boatoj kreskis trapasante la Mediteraneon.

NotojRedakti

  1. Nancy Green évoque l'immigration et l'émigration, 2007, 13.04.2007, konsultita la 01/11/2007 france, germane kaj angle