Ennenda

(Alidirektita el Ennetberge)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ennenda (stacidomo).

Ennenda estis ĝis la 31-a de decembro 2010 komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 2604 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 Ennenda integriĝis kadre de la glarusa komunumreformo al la nova komunumo Glaruso.

Ennenda
Blazono de Ennenda
Vilaĝeniro de Ennenda venante trans la ponto de Glaruso
vilaĝo • former municipality of Switzerland • statistika regiono
Kantono Glaruso
Komunumo(j) Glaruso
Koordinatoj  47° 2′ 2″ N 9° 4′ 40″ O / 47.03389 °N, 9.07778 °O / 47.03389; 9.07778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2604
Areo 22,24 km²
Alteco 478 m super marnivelo
Poŝtkodo 8755
Mapo de Ennenda
vdr

Geografio redakti

Ennenda situas ĉe la orienta bordo de la rivero Linth, kiel la nomo implicas - ennenda signifas en la alemana dialekto de Glaruso aliaflanke - aliaflanke de la kantonĉefkomunumo Glaruso. La iama komunumo konsistas el la komunumopartoj Oberdorf, Sturmigen, Ennetbühls kaj Ennetberge. La plej alta punkto de la teritorio de Ennenda situas sur la monto Hächlenstock sur alteco de 2316 m s.m., dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 462 m s.m. borde de la rivero Linth ĉe la ponteto Alpenbrückli.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Ennenda limas en nordo al Mollis, en nordoriento al Filzbach, en oriento al Obstalden, en sudoriento al Sool, en sudo al Mitlödi, en okcidento al Glaruso, kaj en nordokcidento al Netstal.

Monda naturheredaĵo redakti

Ennenda apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Trafiko redakti

Ennenda disponas pri stacidomo de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Rapperswil tra Uznach kaj Glaruso al Linthal.

Tra Ennenda pasas la kantona ĉefvojo n-ro 17 kiu tra Klausen-Pasejo kondukas de Glaruso al Altdorf

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Ennenda datiĝas el la tempo inter 1303 ĝis 1307 kiel Obront-Ennant-A kaj Nydern-Ennant-A.[1]

Kadre de la glarusa komunumreformo kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Ennenda, Netstal kaj Riedern estos integritaj al la komunumo Glaruso, kiu per tiu kuniĝo atingas urban grandecon.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti