La rivero Enns (ens) estas dekstra alfluo de la Danubo en Aŭstrio. Ĝi estas 254 km longa (laŭ pli malnovaj fontoj 320 km) kaj en ĝia malsupra parto markas la limon inter la federaciaj landoj Supra kaj Malsupra Aŭstrio. Ĝia averaĝa forfluo tie estas 201 m³/s. Jam en la frua 20-a jarcento oni konstruis kelkajn hidroelektrajn centralojn ĉe la bordoj de la Enns.

La rivero Enns inter Stainach kaj Liezen.

En la supra parto la Enns formas unu el la grandaj valoj de la orientaj Alpoj, vd. ankaŭ Salzach kaj Inn.

Historio redakti

De la sesa jarcento ĝis la ekesto de la "Lando supre de la Enns" („Land ob der Enns“, t.e. Supra Aŭstrio) la malsupra fluo de la Enns estis la orienta limo de la iama duklando Bavario.

Pli grandaj urboj laŭlonge de la rivero redakti

En Salcburgio redakti

En Stirio redakti

En Supra Aŭstrio redakti